Nikolao la 4-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“NIKOLAO LA 4-A”
Nikolao la 4-a
Ŝildo = C o a Niccolo IV.svg
nomo = Nikolao la 4-a
sekso = viro
titolo = 191-a papo de la Katolika Eklezio
elektodato = 15-a de februaro de 1288
kronado = 22-a de februaro de 1288
papadofino = 14-a de aprilo de 1292
antaŭulo = Honorio la 4-a
posteŭulo = Celesteno la 5-a
naskiĝonomo = Girolamo Masci
familirango = nobela
naskiĝodato = 30-a de septembro de 1227
naskiholoko = Ascoli Piceno
mortodato = 4-a de aprilo 1292 en Romo
civila statuto = franciskana frato, “majstro pri teologio”
tombo = Baziliko Sankta Maria la Granda


Filo de kleriko, papo Nikolao la 4-a naskiĝis en la tago de Sankta Hieronimo (30-a de septembro de 1227) en “Lisciano” de Ascoli Piceno, membro de la familio de Maxio, de MascioMassiMassei, kiu havus siajn antaŭulojn en la gento de Lixiano, kies domini loci (mastroj de la loko), Berardo kaj Vilhelmo, estis fideles (kuratoroj) de la domo Svaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenciĝoj[redakti | redakti fonton]

Oni ne posedas informojn pri la studoj kaj formiĝo de Hieronimo Masci, dirita Girolamo d'Ascoli, kiuj tamen ligiĝis al la majstroj de la katedralo de Ascoli Piceno, kiel ŝajnus indiki la vortoj per kiuj, la sama Nikolao la 4-a akompanis la donacon de la arte alvalora [pluvialo]] (hodiaŭ kontemplebla en la civitana pinakoteko de Ascoli Piceno) al la preĝejo de la episkopa katedro. Hieronimo adheris al la projekto de vivo proponita de Sankta Francisko el Asizo (kiu gastis en la urbo en 1215) asociiĝante al la konvento Sankta Laŭrento de Carpeneta.

Lia ascendo sine de la franciskana ordeno danke al liaj moralaj dotoj kaj doktrinaj akiraĵoj, ankaŭ se lia deĵora marŝo estis dornoplena, estis konstanta. Li dekomence li ŝatiĝis kiel predikanto, sekve li fariĝis “lektoro” kaj magistriĝis akirante la titolojn de Magister theologiae en la studejo de Peruĝo kune kun Kunrado el Ascoli.

Papa legato[redakti | redakti fonton]

En 1272 Hieronimo Maski estis sendita de frato Bonaventura, generalo de la franciskana ordeno en Dalmatio kiel provinca ministro; la sekvantan jaron papo Gregorio la 1-a lin ŝarĝis per la delikata misio ad Graecos, nome porpacige dialogi kun la orientaj eklezianoj. Flanke de la problemo kiu maltrakviligis la imperiestron de Bizanco[1], premitan de islamanoj kiuflanke, la papo celis solvi la diverĝojn kun la greka eklezio kaj ĝin inviti partopreni al la baldaŭa dua koncilio de Liono, kunvokita por la majo de 1274.

En 1274 li posteulis al Bonaventura en la ofico de Gnerala Ministro de la Franciskana Ordeno kiun li gvidis ĝis 1279. La ĵuselektita papo Inocento la 5-a, konfidis (1276) al Hieronimo novan ŝarĝon por plifortigi la rezulton atingitajn ĉe la bizanca imperiestro kaj por precizigi liturgiajn problemojn kaj dogmajn kun la patriarko de Konstantinopolo, Johano la 11-a Bekkos. Pro la subita morto de la papo li estis destinita al alia diplomatia misio: Papo Johano la 21-a modifis la antaŭan planon kaj delegis pro Konstantinopolo du episkopojn kaj du dominikanojn dum Hieronimo estis sendita al Parizo kaj Hispanion kune kun ministro generala de la dominikanoj, Johano el Verĉelo pro la problemo de la postsekvo al la trono de Reĝolando de Kastilio kaj Leon, regata tiam de Alfonso la 10-a. La paco estis absolute necesa por la dezirata kaj urĝata de la Liona koncilio krucmilito por la defendo de la kristanaj komunumoj de la Oriento. La diplomatia lerteco de la du papaj senditoj konvinkis la du kontraŭajn partiojn interkonsenti militpaŭzo ĝis la aŭtuno de l 1277

La kardinala purpuro[redakti | redakti fonton]

Hieronimo reveninta al Parizo ŝarĝite de papo Nikolao la 3-a pro la fakto ke la interkonsentita batalapaŭzo ne estis respektita, ricevis la informon ke mem estis promociita al kardinalo (2-a de marto 1278 de la “pastra” kategorio kun la titolo de Sankta Pudenciana kaj al Patriarko latina de Konstantinopolo laŭdekrete de la sama papo. Sekve papo Martino la 5-a lin nomumis al la digneco de “episkopa” kardinalo kun la titolo de “Suburvikara Sidejo de Palestrina”.

Dum la Vaka Seĝo pro la morto de papo Honorio la 4-a, la kardinalo Masci estis praktike la supera aŭtorito kiu povis oficiale honori kaj dialogi kun Rabban Bar Sauma, ambasadoron de la imperiestro de Persio kaj de la Patriarko de la NestoriaEklezio interesitaj ankaŭ ili trovi helpon por rezisti kontraŭ la premo de la araboj islamaj.

Somere de 1287 la Konklavo, kunsidanta por elekti la posteulon de Honorio, montris la multajn malfacilaĵojn tra kiuj moviĝis la Apostola Seĝo ĉar la diversaj ŝtatoj havis po sian kandidaton al papado kiu tamen ne povis atingi la necesan kvorumon. Nur la 22-an de februaro 1287 la Sankta Kolegio, dekumita pro epidemioj kaj malaraj febroj, al kiuj rezistis nur sep kardinaloj, trovis la saĝon por superi kontrastojn kaj reaserti la libertas ecclesiae (la liberon de la Eklezio), kaj levis al papa digneco kardinalon Masci, kiu spite de provo eviti la “krucan honoron” akceptis fine kun la nomo de “Nikolao la 4-a”. Estis la unua fransciskano levita al la papado. Antaŭe li partoprenis en Konklavoj en kiuj oni elektis “Martenon la 4-an” (1285).

Papado de Nikolao la 4-a[redakti | redakti fonton]

Nikolao la 4-a

(Honorindaj Franciskanoj).

Unuanime elektita unufojon la 15-an de februaro 1288, li rifuzis ĝispunkte ke estis anoncita nova konklavo, dum kiu oni elektis denove la kardinalon Masci, kiu fine cedis kaj akceptis.[2]
En la katolika hagiografio, tiu papo estis difinita “frato pia kaj amanto de la paco, sen iu ajn ambicio krom tiu de bono por la Eklezio”. Li provis konverti herezulojn kontraŭ kies perfortajn aŭdacaĵojn li instigis ankaŭ armeajn intervenojn, En interna politiko li iniciatis egaldistancon el la diversaj urbaj frakcioj; en eksterlanda politiko li atingis gravajn sukcesojn kiuj kreskigis la aŭtoritaton kaj la prestiĝon de la papado. Ĉe la komenciĝo de lia papado, kiu daŭris nur kvar jarojn, papo Nikolao sendis leteron al la suverenoj, episkopoj kaj abatoj indikante gvidoliniojn de la regada aktiveco uzante jenajn vortojn “... Provizi al Eklezio kaj al la mondo akre perturbita pro la pilumltiĝo de militoj, ne prokrasti elpensi rimedojn kontraŭ la danĝeroj kiuj minacas la Sanktan Teron”.

Civitanoj de Romo lin nomunis “dumviva senatano”, sed li forlasis tuj la ŝarĝon nomumante anstataŭanton en la persono de Orso Orsini kaj poste Bertoldo Orsini. Sekve, konstatinte la roma familio Orsini ne kapablis reelstabli kaj konservi la publikan ordon en la urbo daŭre turbata pro internaj luktoj inter frakcioj kaj klanoj, konfidis la taskon al la Familio Colonna [3] Inter liaj unuaj regadaj agoj estis la translokigo de la Roma Kurio en Rieti kaj privilegiis kaj kreskigis la trafikon laŭlonge tra la vojo “Flaminia”, la granda strato kiu ebligis kaj sekurigis plirapidajn ligojn kun la Nordo kaj, krome, ireblas ankaŭ vintre. En Rieti, la 16-an de majo de 1288, praktike kreis sian registaran teamon elektante homojn validajn kaj estimatajn. Post tio li komencis agadi diplomatie avantaĝe de la Sankta Tero. Nikolao la 4-a, reveninta el intensa kaj foje sukcesa diplomata aktiveco, estis firme konvinkita ke por efike defendi la Sanktan Teron, estas baza la antaŭa paca forigo de la kontrastoj inter la plej fortaj kristanaj ŝtatpotencoj: lia realismo lin konduktis entrepreni amikajn rilatojn kun la orientaj kristanaj ŝtatoj. [4]

En majo 1289 li kronos kiel reĝon de Napolo Karlo Anĵuo, post kiam tiu ĉi estis rekoninta la papan suverenecon, kaj en la februaro de 1291 subskribis plenkonsenta traktadon kun Alfonso la 3-a el Aragono kaj kun Filipo la 4-a el Francio kiu jam prepariĝis rekonkeri Sicilion tiam regata de Jakobo la 2-a (Aragono). Kaj refajriĝis renovigita entuziasmo por la realiĝo de nova Krucmilito, montriĝinta necesa post falo de Tolemaido en 1291.
Por pretigi kaj krucmiliton necesas motivigi la homojn kaj trovi kaj akumuli la necesajn diverspecajn rimedojn. Pro tio, senlace, papo Nikolao instigis kaj urĝis ĉe reĝoj, registaroj, patriarkoj, kavaliraj ordenoj, jerusalema priorejo kaj ordeno de germanaj kavaliroj.

La jaro 1290 distingiĝas pro la propagando por la krucmilito por liberigi la Sanktajn Lokojn estiĝinta per la papa letero adresita al la tuta fidelularo ad suscipiendum Crucis signum (Por repreni la signon de la Kruco). Por la predikado la papo sin konfidis al la franciskanoj kaj dominikanoj de la Lombardujo kaj ankaŭ eksteritalie membrojn al aliaj religiulaj ordenoj. Spite de liaj urĝoj, tamen, la rimedoj kreskis malmulte dum la daŭrigis la opono de la franca Filipo la 4-a. Adheris, fine la angla reĝo Eduardo la 1-a, kiu promesis moviĝi la 24-an de junio 1293 (tago de la Sankta Johano), sed jam pasis tro da tempo kaj la hipotezita baza fortikaĵo de Akro (Palestino) jam estis konkerita de islamaj araboj.
Falis ankaŭ la projekto de Nikolao la 4-a; sed li rekomencis teksi rilatojn kun la eŭropaj princoj kaj por kuntreni en novan projekton la landojn de balkana duoninsulo, kaj interesi Armenion, Marokon, Tatarojn kaj Ĉinion.

Ĉifoje lia espero baziĝis sur la Franca reĝo (Filipo la belulo) kun kiu la papo prospektigis la unuiĝon de la diversaj kavaliraj ordenoj [5] Sed la kontrastoj kaj malamikeco inter la eŭropaj ŝtatoj nuligis ĉiujn papajn streĉojn. Krucmilito, male, realiĝis kontraŭ la Ladislao la 4-a hungara reĝo kiu por fortigi sian ŝtaton per la helpo de envadintaj islamaj popoloj kaj paganoj (animistoj kaj ŝamananoj]]; fine la invadintoj, post civitana milito kaj mortigo de la reĝo, fariĝis membroj de kristana ŝtato.

La 18-an de julio de 1289 Nikolao la 4-a publikigis la buleon Coelestis altitudo (La ĉiela alto), de la 8-a de junio, per kiu li garantiis al la kardinaloj la duonon de ĉiuj enspezoj de la roma kurio, kun plue la rajto interveni en la financa mastrado: per tiu dekreto li ekmalfermis la vojon al tiu sendependeco de la kardinala kolegio kiu, en la venonta jarcento, transformiĝis en malavantaĝo pro la sendependo de la sama papo.

Li ligiĝis ĉiam pli al la familio Colonna, je kies mastrumaj kaj regadaj kapabloj li profitis: tiutempa satiro lin bildigis enfermita en “Kolono”.
Li aneksis la urbon Urbino al la Markio de Ankono, kaj decidis la rekonstruon de la urbo Cagli (Centra Italio), detruita per la “puriganta fajro” startigita de Gibelinoj en septembro de 1287 dum ili provis perforte akiri la regadon de la libera gelfa komunumo. En tiu rekonstruo li donis specifajn detalojn kaj ordonojn kaj, laŭ iuj historiistoj, li profitis de la sugestoj de Arnolfo el Cambio al kies arkikteruraj solvoj inspiriĝintus Leon Battista Alberti.

Nikolao la 4-a mortis la 4-an de aprilo de 1292, en la palaco kiun li konstruigis apud la baziliko Sankta Maria la Granda, kie nun li estas prezentita, preĝpetanta, en la mozaiko de absidkonko; en la sama leviĝas ankaŭ lia funebra monumento, estigita tri jarcentoj plimalfue per la arto de Domenico Fontana.

Nikolao la 4-a provis ankaŭ enirigi la pacon inter la diversaj frakcioj de la franciskana ordeno el kiu devenis li mem. Tiucele provizis per la Buleo "Supra montem" de 1289.

Artaj verkoj kaj kulturaj iniciatoj ligitaj al la papo Nikolao la 4-a[redakti | redakti fonton]

Nikolao la 4-a estis unu el la protagonistoj de la mezepoka kulturo. Al lia nomo, fakte, ligiĝas la studcentroj kaj universitatoj de Montpellier, de Gray, de Ascoli Piceno kaj de Maĉerato, sed ankaŭ ekkonstruo de la Duomo de Orvieto kaj restaŭradoj de multaj artaj establaĵoj (Laterano, Sankta Maria la Granda) en la kadro de la projekto koheridi la liturgion kaj ikonografion okcidentajn al tiu orienta (kun la espero ankaŭ proksimiĝi kaj proksimigi la orientajn ekleziojn.

Por Nikolao la 4-a laboris artistoj kiel Arnolfo di Cambio, Pietro Cavallini kaj Iacopo Torriti.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nome Mikaelo la 8-a Paleologo
  2. John N.D. Kelly, Gran Dizionario Illustrato dei Papi, p.521
  3. Claudio Rendina, I papi, p. 498
  4. Papo Martino la 4-a, sankciis per ekskomuniko la bizancan imperiestron Mikaelon la 8-an Paleologon.
  5. La franca reĝo, tamen, celis al la riĉaĵoj de tiuj ordenoj, kiel manifestiĝos en la afero “elimino de la Templanoj”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Franchi, Nicolaus Papa IV. 1288-1292 (Girolamo d'Ascoli), Ascoli Piceno, 1990.
  • F. Mariano e S. Papetti (a cura di), I Papi marchigiani. Classi dirigenti, committenza artistica mecenatismo urbano da Giovanni XVIII a Pio IX, Ancona, 2007.
  • A. Mazzacchera, Una città per la chiesa di San Francesco. Il caso della traslazione di Cagli voluta da papa Niccolò IV in Arte francescana tra Montefeltro e papato 1234-1528, Electa, Milano, 2007, ISBN 978-88-6130-350-8
  • John N.D. Kelly, Gran Dizionario Illustrato dei Papi, Edizioni Piemme S.p.A., 1989, Casale Monferrato (AL), ISBN 88-384-1326-6
  • Claudio Rendina, I papi, Ee. Newton Compton, Romo, 1990

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Kardinaloj nomumitaj de Nokolao la 4-a
  • Katolikaj enciklopedioj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Franciskanoj Bonaventura Krucmilitoj zh:實踐神學]]