Johano la 21-a
| Johano la 21-a | |
|---|---|
| Naskonomo | Pedro Julião |
| Komenco de pontifiko | 20-a de septembro 1276 |
| Fino de pontifiko | 20-a de majo 1277 |
| Antaŭulo | Adriano la 5-a |
| Sekvanto | Nikolao la 3-a |
| Dato de naskiĝo | ĉ. 1210 |
| Loko de naskiĝo | Lisbono (Portugalio) |
| Dato de morto | 22-a de januaro 1922 |
| Loko de morto | Viterbo (Italio) |
Johano la 21-a, naskita ĉ. 1210 en Lisbono kiel Pedro Julião, mortinta la 20-an de majo 1277 en Viterbo, estis la 187-a papo de la katolika eklezio. Li oficis nur ok monatojn. Lia tombo estas en la katedralo de Viterbo.
Pro sia iberia deveno li ricevis la nomon Petrus Hispanus (latine) aŭ Pietro Ispano. Li studis en la episkopa lernejo en Lisbono kaj poste medicinon kaj teologion en la universitato de Parizo (laŭ kelkaj: de Montpellier). Precipaj fakoj liaj estis dialektiko, logiko kaj la fiziko kaj metafiziko laŭ Aristotelo.
Post sia magistriĝo en 1245 li iris al Sieno por instrui medicinon ĉe la tiea universitato. Li tie verkis Summulae Logicales. Lia verko dum pli ol tri jarcentoj estis grava konsultaĵo pri la aristotela logiko. Julião restis en Sieno ĝis 1250.
En 1273 li iĝis arkiespiskopo de Braga. Ankoraŭ samjare Gregorio la 10-a nomumis lin kardinalo de Frascati. Post la morto de papo Adriano la 5-a en 1276 li estis elektita papo je la 15-a de septembro. Kvin tagojn poste li estis konsekrita kaj ekoficis.
Ok monatojn poste li mortis pro akcidento en la papa palaco en Viterbo: La plafono de lia studejo falis sur lin[1].
La nomo [redakti]
Julião elektis la papan nomon "Johano". La antaŭa papo tiunoma estis Johano la 19-a (kiu mem nomis sin "la 18-a"), kaj neniam ekzistis iu papo Johano la 20-a. Pri la kialo de tiu numerado ekzistas diversaj versioj, sed esence ĝi devenas de tio, ke iutempe oni duoble kalkulis Johanon la 14-an. Por eviti konfuzon Julião preferis transsalti unu numeron.
Referencoj [redakti]
- ↑ John N. D. Kelly, Grande Dizionario illustrato dei Papi, Ed. PIEMME, Casale Monferrato, 1989 ISBN 88-384-1326-6, p. 510