Sant Cugat del Vallès
| Sant Cugat del Vallès | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
Monaĥejo de Sant Cugat del Vallès |
|||
| Ŝtato | |||
| Aŭtonoma Komunumo | |||
| Provinco | Barcelono | ||
| Komarko | Vallès Occidental | ||
| Areo | 48,24 km² | ||
| Alteco | 124 m. | ||
| Distanco | 15 km de Barcelono | ||
| Loĝantaro | 76 274 loĝ. (2008) | ||
| Retejo | www.santcugatobert.net | ||
| Koordinatoj | 41°28′N 2°5′O / 41.467°N, 2.083°OKoordinatoj: 41°28′N 2°5′O / 41.467°N, 2.083°O | ||
Sant Cugat del Vallès (aŭ ofte nur Sant Cugat), esperante Sankt-Kugato de Valoj, estas urbeto en Katalunio en la komarko Vallès Occidental. Ĝi situas 15 km nord-okcidente de Barcelono kaj 15 km sude de Sabadell kaj Terrassa en grava vojkruciĝo. Ĝi apartenas al la aglomeraĵo de Barcelono, kun kiu ĝi estas facile konektita per trajno.
Ĝia plej grava monumento estas la granda Monaĥejo de Sant Cugat (Sankta Kugato aŭ Kukufato), kun elstara gotika preĝejo (kun la plej granda fenestrorozo de Katalunio) kaj romanika klostro.
Sant Cugat estas la sidejo de diversaj entreprenoj kaj organizoj, kiel la Nacia Arĥivo de Katalunio, la elsendejoj de la Hispana Televido (TVE), la Fakultato de Arĥitekturo de la Politeĥnika Universitato de Katalunio, la Centro de Alta Sporta Trejnado kaj la Banko de Sabadell.
Esperanta movado [redakti]
- En Sant Cugat okazis en 1985 la 21-a kataluna kongreso de Esperanto.
- En Sant Cugat okazis en 1986 la 59-a SAT-Kongreso.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.santcugatobert.net Retejo de la Urbestraro
http://www.museu.santcugat.cat/ Monaĥejo de Sant Cugat

