Georgo la 1-a (Grekio)
El Vikipedio
Georgo la 1-a, greke Γεώργιος Α΄ της Ελλάδας (naskiĝinta la 24-an de decembro 1845 en Kopenhago, mortinta la 18-an de marto 1913 en Tesaloniko, murdita en atenco), denaska princo de Danio el la oldenburga dinastio estis ekde 1863 ĝis sia morto la dua reĝo de Grekio .
Lia plena nomo estis Kristiano Vilhelmo Ferdinando Adolfo Georgo, greke Χριστιανός Γουλιέλμος Φερδινάνδος Αδόλφος Γεώργιος (Ĥristianos Gulielmos Ferdinandos Adolfos Georgios). Li estis naskita kiel princo Vilhelmo de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg/de Danio, dua filo de dana reĝo Kristiano la 9-a. Li sekvis post Otto la 1-a, kiu estis forpelita en sensanga ribelo.
| Antaŭe: | Reĝo de Grekio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Otto la 1-a | 1863–1913 | Konstantino la 1-a |