Harold Harefoot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fikcia portreto de Harold Harefoot

Harold Harefoot (Harold la 1-a (Anglio), Haroldo Leporpieda, n. ĉ. 1015, m. la 17-an de marto 1040) estis reĝo de Anglio ekde 1035. Li akiris la kromnomon "Harefoot" (Leporpieda) pro sia rapideco kaj sperta ĉasado.

Li estis la filo de Kanuto la 1-a kaj lia unua edzino Aelfgifu de Northampton. Kiam lia patro mortis (la 12-an de novembro 1035), lia pli juna duonfrato Hardakanuto havis fortan pretendon al kaj la angla kaj la dana regnoj, sed estis en Danio, kiun li devis defendi kontraŭ invado de Magnus, reĝo de Norvegio. Pro la longa foresto de Hardakanuto, la anglaj nobeloj decidis nomumi Harold Harefoot regento kaj poste reĝo, malgraŭ la kontraŭstaro de Godvino, grafo de Wessex kaj Emma de Normandio.

Antaŭ ol edziĝi al Kanuto, Emma estis la edzino de Ethelred la Malpreta, anglosaksa reĝo de Anglio. Ŝi kaj Ethelred havis du filojn; Eduardo la Konfesanto kaj Alfred Atheling, kiu vivis kiel ekzilitoj en Normandio dum la regado de Kanuto. En 1036 ili venis al Anglio, verŝajne por klopodi gajni la anglan regnon, sed, nun subtenate de Godvino, Harold Harefoot sukcese rezistis ilin. Eduardo denove fuĝis en Normandion sed Harold kaptis kaj blindigis Alfred, kiu mortis pro siaj vundoj. En 1037 Emma fuĝis al la kortego de la grafo de Flandrio ĉe Bruĝo.

En 1040 Hardakanuto preparis invadon de Anglio, sed antaŭ ol li eliris de Danio Harold Harefoot mortis la 17-an de marto 1040. Li entombiĝis en Abatejo Westminster. Kun 62 militŝipoj Hardaknuto velis al Anglio kie li pace iĝis reĝo. Tie li ordonis ke la kadavro de Harold Harefoot estu forprenata de la tombo kaj ĵetata en marĉejon.

Harold Harefoot havis filon, Elfwine, kiu iĝis monaĥo ekster Anglio, eble en Francio.

Antaŭe: reĝo de Anglio Poste:
Kanuto la 1-a 1035-1040 Hardakanuto