Andover (Hampshire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andover, Hampshire)
Andover
urbeto • civila paroĥo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 1° 28′ U (mapo)51.2167-1.4667Koordinatoj: 51° 13′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Andover (Britio)
Andover (Britio)
DEC
Andover
Andover
Situo de Andover

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andover, Hampshire [+]
vdr
la centa strato High Street
Preĝejo de Sankta Mario

Andover estas urbo en Hampshire, Anglio. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 52 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de Andover estis en 950 kiam la anglosaksa reĝo Edred konstruis dometon kie li loĝis dum ĉasado. En 962 Edgaro (Anglio) kunigis la anglosaksan parlamenton tie. Aelfheah de Canterbury aranĝis eklezian konsilion ĉe Andover por diskuti reformojn de la angla eklezio.

En 994 Olaf la 1-a (Norvegio) konfirmaciiĝis ĉe Andover, kun Ethelred la 2-a (Anglio) kiel baptopatro: tio estis inter la kondiĉoj de pacakordo inter la vikingoj kaj Ethelred: Olaf promesis neniam plu invadi Anglion, kaj reiris al Norvegio.

Laŭ la Domesday Book en 1086 Andover havis 107 virajn loĝantojn, kaj verŝajne entute estis ĉirkaŭ 500 loĝantoj. La Domesday Book registris dek unu akvo-muelejojn.

En 1175 Rikardo la 1-a (Anglio) vendis ĉarton al la loĝantoj de Andover, per kiu estiĝis gildo de komercistoj kiu regis la urbon. En 1201 Johano (Anglio) permesis ke la gildo (anstataŭ reĝaj oficistoj) kolektus reĝajn impostojn.

Gravaj incendioj okazis en 1141 kaj 1435.

Estis en Andover priorejo kaj hospitalo por lepruloj. Ili fermiĝis kiam Henriko la 8-a (Anglio) aboliciis la monaĥejojn.

Dum la 18-a jarcento Andover iĝis haltejo por diliĝencoj veturantaj de Londono al Salisbury kaj Exeter.

La paŭperejo-skandalo[redakti | redakti fonton]

En 1846 estis granda skandalo. Parlamenta komitato enketis pri asertoj de malfaroj ĉe la paŭperejo. Estis eltrovate ke la estro de la paŭperejo, ĉefserĝento M'Dougal, estis ebriulo kiu malsatigadis kaj bategadis la paŭperojn. Multaj paŭperoj tiom malsatis ke ili manĝis forĵetaĵojn destinatajn por nutri porkojn. M'Dougal kaj sia filo seksatencis virinojn kaj kiel puno ŝlosis paŭperojn en la kadavrejo. M'Dougal maldungiĝis.

Industrioj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe estis ŝaf-foiro, kaj la ĉefaj industrioj estis la lan- kaj pergamen- industrioj. Hodiaŭ la brita Ministerio de Defendo estas grava dungisto.