Aelfheah de Canterbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La mortigo de Aelfheah (el Katedralo Canterbury)

Aelfheah (foje nomata Alphege, n. 954, m. la 19-an de aprilo 1012) estis anglosaksa sanktulo kaj ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio.

Kiel junulo li eniris la monaĥejon Deerhurst, Gloucestershire, kaj poste la abatejon de Bath, Somerset, kie li estis piega anakoreto. Li iĝis abato de Bath. Verŝajne pro la influo de Sankta Dunstan, oni nomumis lin episkopo de Winchester en 984. En la katedralo de Winchester li konstruigis grandan orgenon, kiu ŝajne aŭdeblis de pli ol unu mejlo: necesis 24 viroj por funkciigi ĝin. Ankaŭ li konstruigis kaj restaŭris aliajn preĝejojn de la urbo, kaj auntaŭenigis la adoradon de Sankta Swithun kaj ties antaŭulo Sankta Aethelwold de Winchester.

Post kiam vikingoj disrabis Anglion en 994, Olaf la 1-a (Norvegio) konvertiĝis kaj Aelfheah ricevis lin en la kristanan religion.

En 1006 Aelfheah sekvis Aelfric de Abingdon kiel ĉefepiskopo de Canterbury, kien li portis la kapon de Swithun kiel relikvo. Survoje al Romo por ricevi la paliumon de la papo, li estis prirabata. Ĉe Canterbury li nutris la adoradon de Sankta Dunstan, kies biografion li komisiis al Adelard. Li reformis la liturgion kaj instigis la anglosaksojn adori Wulfsige, episkopon de Sherborne (m. 1002) kiel sanktulo.

Li sendis la anglosaksan verkiston Aelfric de Eynsham al la abatejo de Cerne Abbas por estri ties lernejon. Li ĉeestis la reĝan konsilion de majo 1008 kie Wulfstan la 2-a, ĉefepiskopo de Jorko, predikis sian Sermo Lupi ad Anglos (Prediko de la Lupo al la Angloj), en kiu li diris ke Anglio spertis katastrofojn pro la malbono de la loĝantoj.

En 1011 la danoj denove invadis la landon. De la 8-a al la 29-a de septembro ili sieĝis Canterbury: helpate de la perfido de Aelfmaer (kies vivon Aelfheah iam savis), la danoj eniris kaj disrabis la urbon. Ili kaptis Aelfheah kaj aliajn gravulojn, kaj Aelfheah malliberiĝis sep monatojn. Li malpermesis ke la angloj elaĉetus lin, kaj estis mortigata la 19-an de aprilo 1012 ĉe Greenwich. Li estis la unua ĉefepiskopo de Canterbury kiu mortis pro perforto.

En 1078 Papo Gregorio la 7-a kanonizis lin. Lia fest-tago estas la 19-an de aprilo. Osbern de Canterbury verkis biografion ĉ. 1080.