Roberto (1-a Grafo de Gloucester)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Roberto (n. ĉ. 1090, m. la 31-an de oktobro 1147), estis nelegitima filo de Reĝo Henriko la 1-a (Anglio), kaj duonfrato de Imperiestrino Matilda.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej aĝa el la multaj nelegitimaj gefiloj de Henriko. Lia patrino estis eble Sybil Corbet, tamen tio ne certas. Li estis bone edukata, scipovante la latinan, kaj interesiĝis pri historio kaj filozofio: tio verŝajne indikas ke li edukiĝis en la domo de ekleziulo. Kaj Geoffrey de Monmouth kaj Vilhelmo de Malmesbury dediĉis verkojn al Roberto. La Historia Novella de Vilhelmo de Malmesbury enhavas flatan portreton de Roberto.

Ne post 1104 li mem havis nelegitiman filon, Rikardo, Episkopo de Bayeux, kies patrino estis Izabela de Douvres (filino de Samsono, Episkopo de Worcester) kaj kiu mortis en 1142.

En 1113 li ĉeestis la kortegon de Henriko la 1-a en Normandio. Ĉirkaŭ 1114 li edziĝis al Mabelo, la plej aĝa filino kaj heredonto de Roberto Fitzhamon. Per ŝi li akiris vastajn bienojn en Gloucestershire (Anglio), Glamorgan (Kimrio) kaj Normandio. Inter liaj posedaĵoj estis la kastelo de Cardiff, kiun li plifortigis. En 1121 aŭ 1122 Henriko la 1-a donis al li la titolon Grafo de Gloucester. Li ĝuis multe da sendependo, kaj eĉ stampis siajn proprajn monerojn (videblajn en la Brita Muzeo, Londono).

Baldaŭ Roberto estis inter la ĉefaj militestroj de Henriko. En 1119 li partoprenis la Batalon de Bremule, kiam Henriko forpelis francan invadon de Normandio. De 1123 al 1124 Roberto helpis veni ribelantajn normandajn nobelojn. Post la morto de Vilhelmo Adelin en 1120, Roberto pli kaj pli subtenis la klopodojn de sia patro certigi ke Imperiestrino Matilda heredu la anglan tronon. Ekde 1126 Roberto tenis Roberton Curthose en sia kastelo ĉe Cardiff: tio klare montras ke Henriko tute fidis lin. Henriko ankaŭ donis al li la gravajn kastelojn de Dover kaj Canterbury, kiuj helpis protekti Anglion kontraŭ invadon el Francio. Kiam Henriko mortige malsanis en Normandio en 1135, Roberto estis kun li kaj ĵuris resti kun la kadavro ĝis ĝia entombiĝo.

Post la morto de sia patro, Roberto partoprenis konferencojn de nobeloj en Normandio, kaj unue agnoskis Teobaldon, filo de Stefano, Grafo de Blois kaj nepo de Vilhelmo la 1-a (Anglio), kiel reĝo. Tamen la normandaj nobeloj ricevis la novaĵon ke Stefano de Blois, frato de Teobaldo, kroniĝis en Anglio. Roberto fine akceptis tion, kaj en 1136 li ĉeestis la kortegon de Stefano. Tiun jaron estis kimra ribelo en Glamorgan, kaj Roberto devis cedi al Morgan ab Owain bienojn en Glamorgan.

Roberto seniluziĝis pri Stefano, eble parte pro ke mankas al li tiom da influo kiom li havis dum la reĝado de Henriko. Antaŭ la fino de 1137 li retiriĝis de ties kortego. En 1138 li aliĝis al la subtenantoj de Imperiestrino Matilda, sed li estis venkata en Normandio.

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

En 1139 Roberto kaj Matilda invadis Anglion. La 30-an de septembro ili surteriĝis ĉe Arundel, Sussex, kie Adeliza de Louvain, la dua edzino de Henriko la 1-a, bonvenigis ilin en sia kastelo. Roberto vojaĝis al sia kastelo en Bristol. Dum lia foresto, Stefano sieĝis Matildan, sed fine permesis ke ŝi iru, kun eskorto, al Bristol. Tiel komenciĝis longa enlanda milito en Anglio.

Roberto baziĝis en sud-okcidenta Anglio, kie situis la plejparto de liaj anglaj bienoj. Li forprenis bienojn de aliaj nobeloj, kiuj subtenis Stefanon, en tiu parto de la lando, sed li ne akiris multe da subteno aliloke en Anglio, kaj en Oxfordshire Stefano sukcese rezistis lian armeon. Sekvis en 1140 packonferenco ĉe Bath, tamen senrezulte.

En 1140 Stefano kverelis kun la potenca nobelo Ranulf (2-a Grafo de Chester), kiu estis la edzo de la filino de Roberto. Roberto kaj Ranulf kunigis siajn armeojn. kaj la 2-an de februaro 1141 ili katastrofe venkis Stefanon apud Lincoln, kaj kaptis la reĝon. Matilda nun havis la oportunon kapti la tronon, sed ŝi malsukcesis. La 14-an de septembro 1141 Roberto kaj Matilda, kiu klopodis kapti Winchester, enkaptiliĝis de reĝa armeo kunigata de Matilda de Boulogne, la edzino de Stefano. Imperiestrino Matilda eskapis sed Roberto estis kaptata. Du monatojn li enkarceriĝis en la kastelo de Rochester. Oni liberigis lin interŝanĝe de la liberigo de Stefano. Dum la interŝanĝo Roberto renkontis Stefanon ĉe Winchester kaj laŭdire deklaris ke liaparte li ne havis iun ajn privatan malamikon kontraŭ Stefano.

Nek Stefano nek Matilda povis venki sed la milito daŭris multajn jarojn. En 1142 Roberto iris al Normandio, kie li restis ĝis la fino de oktobro. Tiam li revenis al Anglio, kune kun Henriko, la filo de Matilda kaj la estonta Henriko la 2-a (Anglio), sed sen pluaj trupoj. Dume Matilda estis sieĝita en Oksfordo, kaj malfacile eskapis.

Iom post iom Stefano kaptis bienojn de Roberto kaj liaj subtenantoj oriente de Bristol kaj Gloucester. Fine de 1145 Filipo, filo de Roberto, transiris al Stefano, kaj pro tio la partio de Stefano akiris la gravajn kastelojn de Cricklade kaj Cirencester. Aŭtune de 1146 Roberto komencis intertrakti kun Stefano. La diskutoj malrapidis kaj Roberto senpaciencis. Malfrue dum la somero de 1147 Roberto malsukcese atakis Farnham en Surrey. Li retiriĝis al Bristol sed mortis pro febro. Li entombiĝis en priorejo kiun li fondis apud la kastelo de Bristol.

Dum la deknaŭa jarcento H. W. Lonsdale pentris murbildojn en bankedejo de la kastelo de Cardiff pri la vivo kaj kariero de Roberto.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Roberto kaj sia edzino Mabelo havis ses infanojn:

  • Vilhelmo FitzRobert, 2-a Grafo de Gloucester, kiu mortis en 1183
  • Roberto, Episkopo de Worcester, kiu forte subtenis Thomas Becket kaj kiu mortis en 1179
  • Hamon, mortigita dum sieĝo de Tuluzo en 1159
  • Roberto, kiu mortis antaŭ 1157
  • Matilda, kiu edziĝis al Ranulf (2-a Grafo de Chester) kaj mortis en 1189
  • Filipo, kiu partoprenis la Duan Krucmiliton kaj fine decidis subteni Stefanon kontraŭ sia patro