Margareta (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Margareta de Skotlando (apartigilo)
Margareta
Reĝino de la Skotoj
Regado de la 25-a de novembro 1286 ĝis la 26-a de septembro 1290
Antaŭulo Aleksandro la 3-a
Sekvanto Johano de Balliol
Persona informo
Margaret, Maid of Norway
Margrete Eiriksdotter
Naskiĝo 9-an de aprilo 1283 (1283-04-09)
en Tønsberg, Norvegio
Morto 26-an de septembro 1290 (1290-09-26) (7-jaraĝa)
en Orknej-insuloj
Tombo Bergeno
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Dinastio Sverre
Patro Eriko la 2-a de Norvegio
Patrino Margareta de Skotlando
Gefratoj Ingeborg Eriksdottir of Norway vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margareta (ankaŭ Virgulino de Norvegio; n. la 9-an de aprilo 1283 en Tønsberg, m. ĉ. la 26-an de septembro 1290 ĉe la Orknej-insuloj) estis reĝino de Skotlando de 1286 ĝis sia morto. Ŝi estis filino de la norvega reĝo Eriko la 2-a kaj lia edzino, princino Margareta de Skotlando. Per sia patrino ŝi estis ankaŭ la nepino kaj heredontino de reĝo Aleksandro la 3-a de Skotlando.

Post la subita morto de ŝia avo Skotlando ne havis klaran tronheredanton. Lia vidvino Jolanda de Dreux asertis esti graveda kun ebla heredonto. Post malvualo de la falsa aserto oni decidis surtronigi la 3-jaran nepinon, sub komuna regenteco de ses nobeloj. En aŭtuno 1290 Margareta ŝipvojaĝis al Skotlando, sed malsaniĝis kaj mallonge poste mortis apud la Orknejoj. Tiel formortis la dinastio Dunkeld. Ŝi estis entombigita en Bergeno.

En la postaj du jaroj ne malpli ol 13 pretendantoj provis akiri la skotan tronon.