Edmundo Crouchback

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Georgo kaj Edmundo Crouchback (dekstre) - el mezepoka manuskripto

Edmundo Crouchback (Edmund Krucdorso, n. la 16-an de januaro 1245, m. la 5-an de junio 1296) estis filo de Henriko la 3-a (Anglio) kaj Eleanora de Provenco.

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Edmundo naskiĝis en Londono. En 1252 papo Inocento la 4-a nomumis lin reĝo de Sicilio kaj Apulio: Inocento esperis ke Henriko la 3-a subtenus lin kontraŭ Konrado la 4-a (Germanio), kiu fakte regis tiujn landojn, sed la anglaj nobeloj tute kontraŭis kaj Edmundo estis nur titulara reĝo.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) en 1265, Edmundo nomumiĝis grafo de Leicester kaj de Lancaster, kaj lordo-intendanto (ĉefministro) de Anglio.

En 1267 lia patro donis al li plurajn kimrajn titolojn tiam fakte posedatajn de Llywelyn la lasta, kimra princo kiu estris la kimran reziston kontraŭ la angloj.

En 1271 li kaj lia pli aĝa frato, la estonta Eduardo la 1-a (Anglio), krucmilitis en la Sankta Lando. Estis verŝajne pro tio ke li akiris la kromnomon "Crouchback" ("Krucdorso") ĉar kiel krucmilitinto li rajtis porti krucon sur sia mantelo.

Reveninte en Anglion, li ofte loĝis ĉe Kastelo Grosmont, Monmouthshire, kie naskiĝis lia dua filo Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster).

Edmundo mortis la 5-an de junio 1296 sieĝante Bordeaux, kaj entombiĝis en Abatejo Westminster la 15-an de julio tiun jaron.

Edzinoj kaj idoj[redakti | redakti fonton]

Edmundo dufoje edziĝis: