Eleanora de Provenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eleanora de Provenco (kapo el statuo en Abatejo Westminster, Londono, Anglio)

Eleanora de Provenco (n. ĉ. 1223, m. la 24-an aŭ 25-an de junio 1291) estis la edzino de Henriko la 3-a (Anglio).

Naskiĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Eleanora naskiĝis en Aix-en-Provence kaj estis filino de Ramon Berenger la 4-a (grafo de Provenco) kaj Beatrica de Savojo.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de junio 1235 Eleanora fianĉiĝis al Henriko la 3-a. La nupto okazis la 14-an de januaro 1236 ĉe Katedralo Canterbury, Kent. Ĝis tiam Eleanora neniam renkontis sian edzon. La saman tagon ŝi kaj Henriko rajdis al Londono, kie ŝi kroniĝis kiel reĝin-edzino en Abatejo Westminster. Post la kroniĝo estis festeno ĉeestata de la anglaj nobeloj.

Malpopulareco[redakti | redakti fonton]

Eleanora ege influis sian edzon kaj venigis en Anglion multajn savojajn kuzojn. Tio malkontentigis multajn anglajn nobelojn. Kiam en 1263 Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) estris ribelon, ŝi forte kontraŭis lin, kaj kunigis batalistojn en Francio por subteni Henrikon.

Londonaj gravuloj malamis ŝin, kaj pro tio Eleanora postulis la pagon de impostoj al kiuj ŝi ne tutklare rajtis. La 23-an de julio 1263, dum ŝi velis laŭlonge la Tamizon, londonanoj atakis ŝian barĝon, kaj nur malfacile ŝi eskapis al la loĝejo de la londona episkopo.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Eleonora famis pro siaj beleco, klereco kaj poemoj. Ŝi ege ĝuis laŭmodajn vestaĵojn, kiujn ŝi ofte importis el Francio. Ŝi enkondukis en Anglion novspecan, altan kaptukon.

Ŝi amis aparte sian plej aĝan filon Eduardon, kaj kiam tiu grave malsanis en 1246, ŝi restis tri monatojn apud li ĉe Abatejo Beaulieu.

Lasta jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la 1272-a morto de Henriko kaj la kroniĝo de Eduardo la 1-a, Eleanora restis en Anglio, prizorgante plurajn genepojn. En 1274 mortis Henriko, filo de Eduardo, kiun Eleanora lamentegis: ŝi entombigis lian koron en nova priorejo kiun ŝi fondis ĉe Guildford (Surrey).

Plurajn jarojn antaŭ sia morto Eleanora eniris monaĥinejon. Ŝi mortis en 1291 ĉe Amesbury, Wiltshire, kie ŝi entombiĝis en la abatejo.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Eleanora kaj Henriko la 3-a havis almenaŭ kvin gefilojn:

Eble estis kvar aliaj filoj kiuj mortis infane.