Amesbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Amesbury (alinome AmbresbyrigAmbresbery) estas vilaĝo en Britio, graflando Wiltshire, distrikto de Salisbury, en valo de rivero Avon. Ĝi estas riĉa je antaŭhistoriaj memoraĵoj, el kiuj plej gravas la plej granda magaliro de Anglio, la Stonehenge, 2,5 km okcidente.

Amesbury estis loko por kunsidejo de Konsilio de la Saĝuloj (Witenagemot), kunvokita en 932 fare de la anglosaksaj reĝoj.

La vilaĝo havas ĉ. 8.500 loĝantojn.

Oni trovis tie en 2002 la tombon de la arkpafisto de Amesbury, plej riĉan bronzepokan tombejon de Eŭropo.