Abatejo Beaulieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Refektorio de Abatejo Beaulieu

Abatejo Bauulieu estis cistercia abatejo kies ruinoj troveblas en Hampshire, Anglio.

Johano (Anglio) fondis la abatejon en 1203-1204 kaj venigis tien 30 monaĥojn el Cistercio, la ĉefmonaĥejo de la cistercianoj. Johano donis al la nova abatejo multe da mono, grandajn bienojn en suda Anglio, kaj aliajn donacojn. La abatejo tre grandis kaj la konstruado daŭris ĝis 1246. La preĝejo longis 102 metrojn kaj enhavis 11 kapelojn. Papo Inocento la 3-a ordonis ke la abato devis respondi nur al la papo, ne al angla episkopo, kaj konfidis al la abatejo gravajn rajtojn de azilo: pro tio kaj krimuloj kaj nobeloj trovis rifuĝon tie. En 1497 Perkin Warbeck, kiu pretendis la anglan tronon, estis kaptata ĉe Beaulieu.

En 1535, laŭ reĝaj komisiitoj, la abatejo havis malnetan enspezon de 428 pundojn (nete, 326 pundojn). En aprilo 1538 Henriko la 8-a fermis la abatejon: multaj monaĥoj ricevis pensiojn. Pluraj krimuloj kiu ĝuis rifuĝon en la abatejo ricevis pardonojn kaj ŝuldantoj kiu ankaŭ rifuĝis tie ricevis permeson resti tie.

Pluraj korteganoj interluktis por akiri la fermitan abatejon. Fine la reĝo donis ĝin, kune kun ĉirkaŭ 3440 hektaroj, al Thomas Wriothesley (1-a grafo de Southampton). Tiu malkonstruis la preĝejon kaj konstruis domegon. Multe de la abatejaj konstruaĵoj kadukiĝis, kvankam ankoraŭ videblas ruinoj.

Eblas viziti la ruinojn kaj la domegon. En la ĉirkaŭ bieno situas grava Nacia Aŭtomuzeo.