Perkin Warbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Perkin Warbeck

Perkin Warbeck (n. ĉ. 1474, m. la 23-an de novembro 1499) pretendis la tronon de Anglio dum la regado de Henriko la 7-a.

Familio; frua vivo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne li estis flandro kiu naskiĝis ĉe Tournai, kaj filo de Johano Osbeck aŭ Werbeck. Li iris al Portugalio kiel paĝio de damo kiu subtenis la jorkojn, kiuj perdis la militon de rozoj en 1485, kiam Henriko la 7-a gajnis la anglan tronon.

Pretendo al la angla trono[redakti | redakti fonton]

En 1490 ĉe la kortego de Burgundio li unue pretendis ke li estis la rajta reĝo de Anglio. Li asertis ke li estis Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko) kiu probable mortis en la Turo de Londono en 1483. (Estas historiistoj kiu asertas ke li ja estis Rikardo de Shrewsbury, sed tio ne estas la ĝenerala kredo.)

En 1491 li iris al Irlando kun bretona komercisto, sed tie li altiris malmulte da subtenantoj kaj devis reveni al Francio. Tie Karlo la 8-a unue bonvenigis lin, sed poste tiu subskribis traktaton kun la angloj laŭ kiu li devis forpeli homojn kiu ribelis kontraŭ Henriko la 7-a. Perkin Warbeck revenis al Burgundio, kie Margareta de Jorko (fratino de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj vidvino de Karlo la Brava, duko de Burgundio) formale agnoskis lin kiel Rikardo de Shrewsbury. Ne certas ĉu fakte ŝi konsciis ke li estis fraŭdimitanto, sed ŝi instruis lin pri la kortegaj kutimoj de la jorkoj. Henriko la 7-a plendis pri tio al Filipo la 1-a (Kastilio), kiu en 1493 ekregis Burgundion, sed tiu faris nenion. Pro tio Henriko estigis embargon per kiu estis malpermesate al angloj komerci kun Burgundio (tia komerco ege valoris al Burgundio). Aliaj regantoj bonvenigis Perkin Warbeck, kaj li ĉeestis la funebron de Frederiko la 3-a (Sankta Romia Imperio) per invito de ties filo Maksimiliano la 1-a, kiu agnoskis lin kiel reĝo Rikardo la 4-a de Anglio. Perkin Warbeck promesis ke, se li mortus antaŭ ol gajni la anglan tronon, Maksimiliano heredus lian pretendon.

Unuaj invadoj[redakti | redakti fonton]

La 3-an de julio 1495, financite de Margareta de Burgundio, li velis al Deal, Kent, kun malgranda armeo. Tie 150 da liaj soldatoj estis mortigataj antaŭ ol Perkin Warbeck elŝipiĝis. Perkin Warbeck fuĝis al Irlando, kie li gajnis la subtenon de la grafoj de Desmond kaj de Kildare. Li sieĝis Waterford, sed, pro la forto de la kontraŭuloj, denove fuĝis, ĉifoje al Skotlando, kie Jakobo la 4-a bonvenigis lin, kaj kie li edziĝis al damo Catherine Gordon, kuzino de Jakobo.

En 1496 Jakobo la 4-a invadis Anglion sed retretis kiam mankis al li sufiĉe da subtenantoj en Northumberland. Poste Jakobo subskribis traktaton kun Anglio, per kiu Perkin Warbeck estis forpelata de Skotlando. Tiu revenis al Waterford kie denove li sieĝis la urbon: tamen post nur 11 tagoj li fuĝis el Irlando, ĉasate de kvar anglaj ŝipoj. Laŭ iuj fontoj, li tiam havis nur 120 soldatojn.

Alteriĝo en Kornvalo; malsukceso[redakti | redakti fonton]

La 7-an de septembro 1497 li alteriĝis proksime al Land's End, Kornvalo, promesante abolicii la pezajn impostojn estigitajn por financi militon kontraŭ Skotlando. Multaj aliĝis al li, kaj kun armeo de 6,000 li eniris Exeter antaŭ ol antaŭeniri al Taunton. Henriko la 7-a sendis sian ĉefan generalon, Lordo Daubeney, por subpremi la ribelon. Kiam Perkin Warbeck eltrovis ke reĝaj skoltoj atingis Glastonbury, li panike dizertis sian armeon. Li kaptiĝis ĉe Abatejo Beaulieu, Hampshire. La 4-an de oktobro 1497 Henriko la 7-a atingis Taunton kaj la kornvala armeo kapitulacis: la estroj de la ribelo estis ekzekutataj kaj la aliaj ricevis monpunon. Perkin Warbeck enkarceriĝis, unue en Taunton kaj poste en la Turo de Londono post esti surĉevale kondukata tra la stratoj de Londono antaŭ mokanta homamaso.

Finaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la Turo de Londono Perkin Warbeck estis enkarcerigata kune kun Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick), kiu havis veran pretendon al la angla trono. En 1499, eble kun Eduardo Plantaĝeneto, li malsukcese klopodis eskapi. La 23-an de novembro tiun jaron li estis pendumata ĉe Tyburn post laŭtlegi konfeson.

Perkin Warbeck en literaturo[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj romanoj tute aŭ parte pri Perkin Warbeck. Inter ili estas The Fortunes of Perkin Warbeck de Mary Shelley, eldonita en 1830.

La dramisto John Ford verkis teatraĵon Perkin Warbeck, eldonitan en 1634.