Flandroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Flandroj estas nacio konsistanta el pli ol ses milionoj da homoj[1] en Flandrio, la norda duono de la ŝtato Belgio. Flandroj parolas la nederlandan kiel tutnacian interlingvon, sed la plimulto krome parolas lokan regionan lingvon, kiel ekzemple la limburga, antverpena kaj pluraj aliaj. Ĉiuj edukitaj flandroj krome parolas fremdajn lingvojn kiel la franca, anglagermana.

Ĉar origine Flandrio estis pli granda ol nun, ekzistas Flandroj ankaŭ ekster la Flandra Regiono, nome en Flandra Zelando (nomataj Zeeuws-Vlamingen, Zelandaj Flandroj) kaj en la franca departemento Nord (nomataj Frans-Vlamingen, Francaj Flandroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La difino de "flandro" ne ĉiam estis sama. Dum la Batalo de la oraj spronoj la 11-an de julio 1302 nur la loĝantoj de la Graflando Flandrio estis nomataj flandroj. En la apuda Dukejo Brabanto oni estis brabantano. Ankaŭ la nederlandlingvan parton de la Princepiskopejo Lieĝo oni ne nomis flandra, sed teŭtona.

Post la ekesto de Belgio en 1830 oni nomis flandroj, tiuj kiuj loĝas en la provincoj Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Brabanto, Antverpeno kaj Limburgo kaj parolas iun lokan dialekton. La supera klaso, kiu parolis france, nomis sin "belgoj".

En la nuna momento oni nomas "flandroj" la nederlandparolantojn de la Flandra Regiono, de Flandra Zelando kaj de la franca departemento Nord.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 70 % de la flandroj nomas sin katoliko, estas baptitaj, edziĝas katolike, kaj estas enterigitaj laŭ la katolika rito. La granda plimulto el ili tamen ne regule vizitas katolikajn diservojn. Ekzistas malgranda malplimulto da protestantoj.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Flag of the Flemish Region
Flag of the Flemish Movement

La oficiala flago de la Flandra Komunumo[2] kaj de la Flandra Regiono[3] estas nigra leono kun ruĝaj ungoj kaj lango, sur orflava fono. La dukolora flago (nigra/flava) tamen estas pli populara. Ankaŭ la flandra nacia himno De Vlaamse Leeuw, la Flandra Leono, havas la saman temon.

Historio de la leono[redakti | redakti fonton]

La voko Vlaenderen die Leu ("Flandrujo, la leono") tre probable estis uzita unuafoje dum la Batalo de la oraj spronoj la 11-an de julio 1302 de la kunbatalantoj de Pieter de Coninck. Ĉirkaŭ 300 flandraj soldatoj, kiuj aliĝis al la franca armeo, estus vokintaj tiun frazon, kiam ili komprenis, ke ili perdis la batalon. Louis van Velthem priskribas en sia Spiegel Historiael kanton, kiu dum la batalo de Blangys-Guinegatte (en aŭgusto 1472) estus uzata, kaj kiu ankaŭ temas pri leono.

La verkisto Hendrik Conscience iĝis ĝin populara inter la publiko per sia romano La Leono de Flandrujo.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La hispana vorto por "flandro" estas Flamenco. La simileco kun la andaluza danco Flamenko estas frapa. Pri la supozata deveno de la vorto Flamenco eblas legi en la koncerna artikolo Flamenko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www4.vlaanderen.be/dar/svr/Cijfers/Pages/Excel.aspx konsultita en 2009-03-11.
  2. Ekde 1973, vidu Decreet van 6 juli 1973 tot instelling van een eigen vlag, een eigen volkslied en een eigen feestdag van de Nederlandse Cultuurgemeenschap. Belgisch Staatsblad van 12 september 1973, blz. 10339.
  3. Ekde 1985, vidu Ministerieel besluit van 11 juli 1985 tot vaststelling van de afbeelding in kleur van de vlag van de Vlaamse Gemeenschap. Belgisch Staatsblad van 11 juli 1985, blz. 10285; Ministerieel besluit van 11 juli 1985 tot vaststelling van de afbeelding in zwart-wit van de vlag van de Vlaamse Gemeenschap. Belgisch Staatsblad van 11 juli 1985, blz. 10286.