Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick) (n. la 25-an de februaro 1475, m. la 28-an de novembro 1499) estis filo de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) kaj ebla pretendanto al la trono de Anglio.

Li naskiĝis ĉe Warwick kaj lia patrino estis Damo Isabel Neville, filino de Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), kiu dum parto de la militoj de rozoj estis la plej potenca nobelo de Anglio. En 1478, post la ekzekuto de sia patro pro ŝtatperfido, li iĝis grafo de Warwick. Kiam Eduardo la 5-a detroniĝis en 1483, oni decidis ke, pro la ŝtatperfido de sia patro, Eduardo Plantaĝeneto ne rajtis surtroniĝi. Pro tio, Rikardo la 3-a iĝis reĝo.

Tamen la sekvantan jaron mortis Eduardo de Middleham, la sola filo de Rikardo la 3-a. Tiu tiam nomis la dekjaran Eduardon Plantaĝeneton kiel sia heredonto (eble parto pro peto de sia edzino Anne Neville). Tamen laŭdire Eduardo Plantaĝeneto estis mense nematura, kaj post la morto de Anne Neville frue en 1485 Rikardo proklamis John de la Pole (1-a grafo de Lincoln) kiel sia heredonto.

La saman jaron Rikardo mortis dumbatale, kaj Henriko la 7-a, kiu gajnis la tronon, malliberigis Eduardon Plantaĝeneton en la Turo de Londono ĉar li estis ebla rivalo. Tie li pasis la reston de sia vivo.

En 1497 Perkin Warbeck, alia pretendanto al la trono, kaptiĝis kaj Henriko la 7-a sendis lin al la Turo de Londono. En 1499 estis informoj ke Warbeck kaj Eduardo planis eskapi: pro tio, Warbeck pendumiĝis kaj Eduardo senkapiĝis.