Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), el mezepoka manuskripto la Rous Roll

Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick) (n. la 22-an de novembro 1428, m. la 14-an de aprilo 1471) estis potenca angla nobelo dum la milito de rozoj. Li estas ofte konata kiel la "reĝfaranto".

Familio; frua vivo; fianĉigo[redakti | redakti fonton]

Rikardo Neville estis filo de Rikardo Neville (5-a grafo de Salisbury). Pri lia infanaĝo oni scias malmulte. Kiam li havis ses jarojn li estis fianĉigata al Anne Beauchamp, filino de Rikardo de Beauchamp (13-a grafo de Warwick). Post la mortoj de Rikardo de Beauchamp (1439), de ties filo Henriko de Beauchamp (1446), kaj de Anne la filino de Henriko (1449), per sia edzino Rikardo Neville iĝis grafo de Warwick, kaj heredis vastajn bienojn.

Kortegaj kvereloj[redakti | redakti fonton]

Nepost 1449 li servis kiel nobela batalisto sub Henriko la 6-a. En 1452, kiam Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko) ribelis kontraŭ la reĝo, Rikardo Neville kaj lia patro subtenis Henrikon. Tamen, parte pro kverelo kun Edmund Beaufort (1-a duko de Somerset) (kiu kontrolis la registaron dum Henriko la 6-a mense malsanis), Rikardo transdonis sian subtenon al la jorkoj. En 1454 li helpis la dukon de Jorko iĝi regento kaj lordo-protektanto de Anglio.

Kristnaskon 1454 la reĝo resaniĝis kaj la duko de Somerset regajnis sian influon. Sekvis la Militoj de Rozoj. Rikardo Neville iĝis la plej potenca subtenanto de la jorkoj. En 1455 okazis la unua batalo de St Albans, dum kiu la reĝo kaptiĝis kaj la duko de Somerset mortis.

Guberniestro de Calais[redakti | redakti fonton]

Poste Rikardo Neville nomumiĝis guberniestro de Calais, kie situis la plej granda konstanta angla armeo. Tamen Margareta de Anĵuo, la edzino de Henriko la 6-a, ne fidis al li, kaj portempe ŝi senigis lin de mono kaj provizaĵoj.

Aŭguston 1457 la francoj minacis invadi Anglion, kaj Margareta denove sendis rimedojn al Rikardo Neville por defendi Calais kaj patroli la marbordon de Anglio. Rikardo Neville, sen oficiala permeso, pirate atakis ŝipojn de la Reĝlando de Kastilio kaj de la Hansa ligo. Li estigis ligojn kun Karlo la 7-a (Francio) kaj Filipo la bona de Burgundio.

En 1459 li revenis al Anglio kun parto de sia armeo, kaj kuniĝis kun sia patro kaj la duko de Jorko.

Jorka venko[redakti | redakti fonton]

Dum la Batalo de Blore Heath la jorkoj venkis reĝan armeon sed post nelonge, ĉe Ludford Bridge, ili malvenkis. Rikardo kaj sia patro fuĝe velis al Calais. La reĝa registaro nomumis Henry Beaufort (3-a duko de Somerset) kiel nova guberniestro de Calais sed Rikardo Neville sukcese retenis la postenon. En 1460 li kaj la jorkoj invadis Anglion kaj kaptis Henrikon la 6-a ĉe Northampton. Tamen fine de oktobro 1460 estis konsentite ke Henriko restu reĝo.

La jorkoj malkontentis sed la 30-an de decembro la duko de Jorko mortis dum la batalo de Wakefield. Rikardon Neville marŝis norden sed perdis la duan batalon de St Albans. Li aliris al la nova duko de Jorko, Eduardo, kiu ĵus venkis la lankastrojn ĉe Mortimer's Cross. Ili rapidis al Londono, kie Eduardo aklamiĝis kiel reĝo Eduardo la 4-a. Ĉe Towton la lankastroj tute malvenkis, kaj Margareta de Anĵuo fuĝis al Skotlando. Eduardo iris al Londono por kroniĝi, dum Rikardo Neville pacigis nordan Anglion.

Rikardo Neville iĝis eĉ pli potenca. Li aranĝis pacakordojn kun Skotlando kaj Francio, rekaptis kastelojn kaptitajn de Margareta de Anĵuo, kaj ricevis plurajn gravajn postenojn de la reĝo, inkluzive admiralo de Anglio.

Kverelo kun Eduardo la 4-a[redakti | redakti fonton]

Dum la pacdiskutoj kun Francio, Rikardo esploris eblan edzigon de Eduardo la 4-a kaj bofratino de Ludoviko la 11-a (Francio). Sed la edziĝo neniam okazis ĉar septembron 1664 Eduardo malkaŝis ke li sekrete edziĝis al Elizabeth Woodville. Rikardo Neville malkontentis - eĉ pli pro la pligrandiĝanta influo de la familio Woodville.

Fine Rikardo ribelis. En 1469, ĉe Edgecote Moor, li venkis la armeon de Eduardo, kiu kaptiĝis. Rikardo Neville estis tiam la fakta reganto de Anglio, sed mankis al li sufiĉe da subteno. Tio devigis lin liberigi Eduardon en septembro 1469. Dum malmultaj monatoj la du viroj malfacile kunlaboris sed tio ne daŭris. Rikardo Neville komplotis kontraŭ Eduardo sed la afero fiaskis kaj li devis fuĝi al Francio, kie Ludoviko la 11-a aranĝis akordon kun Margareta de Anĵuo per kiu Rikardo helpus Henrikon la 6-an regajni la tronon.

Lankastra venko[redakti | redakti fonton]

Septembron 1470 Rikardo Neville kaj Margareta de Anĵuo invadis Anglion, kie ili ricevis multe da subteno. Eduardo la 4-a fuĝis al Burgundio kaj Henriko la 6-a resurtroniĝis.

Morto[redakti | redakti fonton]

Sed la sukceso mallongis. Marton 1471, helpate de la duko de Burgundio, Eduardo la 4-a alteriĝis en Jorkŝiro, kie li kuniĝis kun armeo de la grafo de Northumberland. Sekvis, la 14-an de aprilo, la batalo de Barnet, dum kiu Rikardo Neville mortis kaj la jorkoj venkis.

La kadavro de Rikardo Nevillie elmontriĝis ĉe la antaŭa katedralo de Sankta Paŭlo (Londono) por eviti onidirojn ke li pluvivis. Poste ĝi entombiĝis en la familia tombejo ĉe la abatejo de Bisham, Berkshire.

Filinoj[redakti | redakti fonton]

Rikardo Neville kaj lia edzino Anne havis du filinojn: