Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence)

Georgo Plantaĝeneto (n. la 21-an de oktobro 1449, m. la 18-an de februaro 1478) estis frato de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Rikardo la 3-a (Anglio).

Familio kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko) kaj Cecily Neville, kaj naskiĝis en Dublino. En 1461, post sia surtroniĝo, lia frato Eduardo nomumis lin duko de Clarence, kiu estis titolo de tempo al tempo posedata de anoj de la angla reĝa familio.

La 11-an de julio 1469, en Calais, George edziĝis al Izabela Neville, filino de Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence Georgo lojale subtenis la pretendon de sia frato al la angla trono. Tamen lia bopatro forlasis Eduardon kaj iris al Francio por alianciĝi al Margareta de Anĵuo (edzino de la detronigita Henriko la 6-a). Georgo kuniĝis kun sia bopatro en Francio, akompanate de sia graveda edzino. la 16-an de aprilo 1570, sur ŝipo tre proksima al Calais, ŝi naskis ilian unuan idon, Anne, kiu post nelonge mortis.

Georgo esperis ke, helpe de sia bopatro, li anstataŭus sian fraton kiel reĝo de Anglio. Tamen baldaŭ li konsciis ke tio ne okazus: la grafo de Warwick edzigis sian pli junan filinon Anne al la heredonto de Henriko la 6-a, Eduardo de Westminster (princo de Kimrio). Georgo alianciĝis al Henriko, kiu rekompencis lin per deklaro ke, se Eduardo de Westminster mortus, Georgo estus lia heredonto.

La grafo de Warwick fine ne sukcesis retronigi Henrikon, kaj li mem mortis dum batalo. Eduardo la 4-a pardonis sian fraton kaj redonis al li sian favoron. Per sia edziĝo Georgo rajtis heredi la titolon grafo de Warwick, sed ne ĉiujn bienojn de sia bopatro, ĉar lia pli juna frato Rikardo (duko de Gloucester) (la estonta Rikardo la 3-a) edziĝis al Anne Neville, filino de lia bopatro. Rikardo kaj Georgo rivalis, sed fine Rikardo superis Georgon, kiu ege malkontentis.

Izabelo Neville mortis la 22-an de decembro 1476, aŭ pro akuŝ-malsano aŭ pro ftizo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Georgo komplotis kontraŭ sia frato Eduardo la 4-a, kaj estis malliberigata en la Turo de Londono. Kulpigite de ŝtatperfido, li ekzekutiĝis en la Turo la 18-an de februaro 1478. Laŭ tradicio li estis dronata en barelego de malvazio-vino. Li kaj lia edzino entombiĝis en Abatejo Tewkesbury, Gloucestershire.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Georgo kaj sia edzino Izabela havis kvar gefilojn: