Margareta de Anĵuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Margareta de Anĵuo

Margareta de Anĵuo (n. la 23-an de marto 1430, m. la 25-an de aŭgusto 1482) estis la edzino de Henriko la 6-a (Anglio) kaj estris lankastran militadon dum la militoj de rozoj.

Naskiĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Loreno, Francio, kaj estis filino de Renato de Anĵuo, reĝo de Napolo kaj Izabela (dukino de Loreno). Ŝia onklo estis Karlo la 7-a (Francio).

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aprilo 1445, ĉe Titchfield, Hampshire, Anglio, Margareta edziĝis al Henriko la 6-a, reĝo de Anglio. Tiu pretendis la francan tronon, kaj Karlo la 7-a aprobis la geedziĝon kondiĉe ke li ne donos la kutiman doton: anstataŭe, Henriko cedis al li Anĵuon kaj aliajn anglajn posedaĵojn en Francio. Inter la angloj la geedziĝo ege malpopularis.

La 13-an de oktobro 1453 naskiĝis ŝia sola filo, Eduardo de Westminster (princo de Kimrio). Estis onidiroj ke li estis nelegitima, kaj ke lia patro fakte estis grava nobelo kiu subtenis Margaretan, sed Henriko mem certis ke li estis legitima.

Enlandaj militoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1453 Henriko la 6-a suferis pro periodoj de mensa malsano. Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko), minacis detronigi lin, kvankam komence Margareta ne konsciis kiom gravis la minaco nek kiom tiu malamis ŝin. Fine erupciis la militoj de rozoj, kaj la duko de Jorko malkaŝe militis kontraŭ Henriko kaj Margareta. Ĉe la unua batalo de St Albans Henriko kaptiĝis sed Margareta eskapis kaj kunigis armeon en norda Anglio.

En 1457 franca generalo kiu subtenis Maragareta alteriĝis en Kent kaj disrabis Sandwich. Plimultis onidiroj pri Margareta kaj kalumniaj baladoj pri la reĝino popularis. Malvolonte Margareta devis komisii Rikardon Neville (16-an grafon de Warwick), la plej potenca nobela subtenanto de la duko de Jorko, patroli la anglan marbordon.

De 1459 al 1461 okazis pluaj bataloj, dum kiuj foje armeoj de Margareta venkis, kaj foje ili malvenkis. Estis Margareta, ne ŝia ofte malsana edzo, kiu estris la lankastran militadon. La 29-an de marto 1461 ŝia armeo suferis tre gravan malvenkon dum la batalo de Towton: Eduardo la 4-a proklamiĝis kiel reĝo kaj Henriko detroniĝis. Margareta fuĝis, unue al Kimrio, poste al Skotlando kaj fine al Francio, kie ŝi gajnis la protekton de Ludoviko la 11-a (Francio).

Fine de la 1460-a jardeko, Rikardo Neville kverelis kun Eduardo la 4-a. Ankaŭ li fuĝis al Francio, kie, parte pro la interveno de Ludoviko la 11-a, li alianciĝis al Margareta. Septembron 1470 ili invadis Anglion, kie ili ricevis multe da subteno. Eduardo la 4-a fuĝis al Burgundio kaj Henriko la 6-a resurtroniĝis.

Tamen sekvis du katastrofaj bataloj, ĉe Barnet kaj Tewkesbury (kie mortis Eduardo de Westminster, la filo de Margareta). Margareta kaptiĝis kaj estis malliberigata, unue en Kastelo Wallingford kaj poste en la Turo de Londono. En 1475 Ludoviko la 11-a elaĉetis ŝin, kaj ŝi pasis la reston de sia vivo en Francio, mortonte en Anĵuo.