Eduardo la 4-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduardo la 4-a

Eduardo la 4-a (n. la 28-an de aprilo 1442, m. la 9-an de aprilo 1483) estis reĝo de Anglio de 1461 ĝis 1470 kaj denove de 1471 ĝis 1483.

Naskiĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Eduardo naskiĝis ĉe Rueno, Francio, kaj estis la dua filo de Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko) kaj Cecily Neville. Lia pli aĝa frato mortis infane. Liaj pli junaj fratoj estis:

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estris la jorkan militadon kontraŭ Henriko la 6-a dum la fruaj jaroj de la militoj de rozoj, kaj en 1460 pretendis la anglan tronon, sed li mortis dum la batalo de Wakefield la 30-an de decembro tiun jaron. Eduardo tiam heredis lian pretendon. Helpate de sia kuzo Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), la plej potenca nobelo de la lando, li plurfoje venkis la lankasterojn. La 4-a de marto 1461 li kroniĝis en Londono antaŭ ol tute disvenki la lankasterojn ĉe Towton. Margareta de Anĵuo, kiu estris la lankasteran militadon, kune kun sia filo Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), fuĝis, kaj Eduardo regis Anglion sen tro da kontraŭo dum la sekvaj ok jaroj.

Detroniĝo[redakti | redakti fonton]

La grafo de Warwick klopodis aranĝi edzigon de Eduardo al ano de la franca reĝa familio, sed Eduardo sekrete edziĝis al Elizabeth Woodville. Ŝia familio gajnis pli da influo, kaj, helpe de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence), en 1469 la ĵaluza grafo de Warwick ribelis kaj venkis armeon senditan de Eduardo ĉe Edgecote Moor. Poste Eduardo (kiu ne ĉeestis la batalon) kaptiĝis kaj Warwick iĝis mallonge la fakta reganto de Anglio. Tamen la nobeloj minacis milite kontraŭ li, kaj tial Warwick devis liberigi Eduardon. Plurajn monatojn Warwick kaj Eduardo malfacile kunlaboris. Sed tio ne daŭris kaj Warwick kaj Clarence denove komplotis kontraŭ la reĝo. La afero fiaskis kaj Warwick fuĝis al Francio, kie li alianciĝis al Margareta de Anĵuo.

En 1470 Warwick kaj Margareta invadis Anglion, kaj, sen sufiĉe da subtenantoj, Eduardo la 4-a fuĝis al Burgundio, kiun regis lia bofrato Karlo la Brava kaj lia fratino Margareta de Jorko. Henriko la 6-a resurtroniĝis.

Resurtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Tamen la sekvantan jaron, helpate de la burgundoj, Eduardo invadis Anglion. Unue li asertis, ke li deziras nur rehavi sian duklandon. Nekontraŭate li eniris Londonon kie li kaptis Henrikon la 6-an. Sekvis du decidaj venkoj, ĉe Barnet (kie mortis la grafo de Warwick) kaj Tewkesbury, kie mortis la lankastera heredonto Eduardo de Westminster. Eduardo reiris al Londono, kaj la nokton de lia eniro Henriko mortis, eble murdate laŭ lia komando. Eduardo regajnis la tronon. Dum la resto de sia vivo estis neniuj pluaj ribeloj.

La ankoraŭ vivantaj fratoj de Eduardo, Rikardo kaj la duko de Clarence, edziĝis al du filinoj de la grafo de Warwick: Rikardo al Anne Neville, la vidvino de Eduardo de Westminster, kaj la duko de Clarence al Isabel Neville.

En 1475 Eduardo deklaris militon kontraŭ Francio sed sekvis pacakordo laŭ kiu Eduardo ricevis tuj 75 mil kronojn, kaj poste pension de 50 mil kronoj.

En 1482 Eduardo subtenis ribelon de Alexander Stewart (duko de Albany) kontraŭ ties frato Jakobo la 3-a (Skotlando). Rikardo (duko de Gloucester, frato de Eduardo kaj la estonta Rikardo la 3-a) kaptis Edinburgon sed retretis kiam Alexander Stewart ne plenumis akordon inter si kaj Eduardo. Tamen Rikardo estis kaptinta Berwick-on-Tweed, kiu restis ekde tiam posedaĵo de Anglio.

La sekvantan jaron Eduardo mortis kaj entombiĝis en Kastelo Windsor. Lia 12-jara filo Eduardo la 5-a sekvis lin kiel reĝo, sed li nomis sian fraton Rikardon kiel lordo-protektanto de la regno kaj tiu post nelonge detronigis Eduardon.

Amatinoj[redakti | redakti fonton]

Eduardo havis multajn amatinojn, inter kiuj plej famis Jane Shore pri kiu la dramisto Nicholas Rowe verkis tragedion en 1714

Idoj de Elizabeth Woodville kaj Eduardo la 4-a[redakti | redakti fonton]

Aliaj idoj[redakti | redakti fonton]

Eduardo laŭdire havis almenaŭ ses nelegitimajn idojn:

  • kun Damo Eleanor Talbot:
    • Eduardo de Wigmore (m. 1468), kiu verŝajne mortis kiel bebo
  • kun Elizabeth Lucy aŭ Elizabeth Waite:
  • kun nekonatino:
    • Grace kiu ĉeestis la 1492-an funebron de Elizabeth Woodville
    • Mary, kiu edziĝis al Henry Harman de Ellam
    • filino kiu verŝajne edziĝis al John Tuchet (1-a barono Audley)


Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Flago-de-Anglio.svg
Henriko la 6-a 14611470 Henriko la 6-a 1a-foje
Henriko la 6-a 14711483 Eduardo la 5-a 2a-foje
Antaŭe: Lordo de Irlando Poste: St Patrick's saltire.svg
Henriko la 6-a 14611470 Henriko la 6-a 1a-foje
Henriko la 6-a 14711483 Eduardo la 5-a 2a-foje