Eduardo la 5-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduardo la 5-a

Eduardo la 5-a (n. la 2-an de novembro 1470, m. verŝajne en 1483) estis reĝo de Anglio de la 9-a de aprilo 1483 ĝis la 25-a de junio la saman jaron.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Eduardo naskiĝis en Abatejo Westminster, kie lia patrino Elizabeth Woodville fuĝis por rifuĝo post kiam la lankastroj portempe detronigis lian patron Eduardon la 4-an. Junion 1471, post la retronigo de sia patro, la estonta Eduardo la 5-a nomumiĝis Princo de Kimrujo. Anthony Woodville (2-a grafo Rivers), kiu estis klerulo kaj frato de Elizabeth Woodville, prizorgis lian edukon.

En 1480 Eduardo la 4-a fianĉigis la junan Eduardon al la tre juna Ana de Bretonio.

Reĝo[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aprilo 1483 Eduardo la 4-a mortis. Lia testamento nomumis lian fraton Rikardon (dukon de Gloucester) kiel protektanto de la juna reĝo ĝis li plenaĝis. Eduardo la 5-a estis tiam en Ludlow, Shropshire, kaj lia onklo Rikardo en norda Anglio. Ili ekiris al Londono, kaj la du grupoj kuniĝis en Northamptonshire. La 29-an de aprilo Rikardo vespermanĝis kun grafo Rivers kaj Richard Grey, duonfrato de Eduardo la 5-a. La sekvantan tagon li arestis ambaŭ virojn kune kun Thomas Vaughan, kiu estris la domanaron de Eduardo, kaj poste tiuj ekzekutiĝis. Rikardo forsendis la aliajn sekvantojn de Eduardo. Tiu akre protestis sed estis eskortata de Rikardo al la Turo de Londono. Tien, la 16-an de junio, ankaŭ alvenis Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko), la pli juna frato de Eduardo.

Detronigo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Rikardo prokrastis la kronadon de Eduardo. La 22-an de junio, dum prediko, pastro asertis ke la geedziĝo de Eduardo la 4-a kaj Elizabeth Woodville estis bigama pro antaŭa edziĝkontrakto de Eduardo la 4-a kaj Damo Eleanor Talbot. Tio igus la du princojn nelegitimaj. La filoj de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) ne rajtis surtroniĝi pro deklaro dum la regado de Eduardo la 4-a ke ilia patro estis ŝtatperfidisto. Pro tio, la 25-an de junio la angla parlamento detronigis Eduardon la 5-an kaj deklaris ke Rikardo la 3-a estis la rajta reĝo de Anglio. Sekvis statuto konfirmanta tion, titulus regius. La 26-an de junio Rikardo la 3-a surtroniĝis.

La du princoj malpli kaj malpli videblis en la Turo de Londono, kaj post pluraj semajnoj ili tute malaperis. La ĝenerala kredo estas ke Rikardo ordonis ilian mortigon. En 1674 laboristoj kiuj rekonstruis ŝtuparon en la Turo eltrovis ostojn, kiujn oni metis en ĉerkon en Abatejo Westminster sub la nomoj Eduardo kaj Rikardo: tamen estas neniam pruvite ke la ostoj fakte estis tiuj de la princoj, kaj eĉ nun restas iom da spekulado pri la sorto de la du knaboj.

En 1483 Elizabeta de York, fratino de Eduardo la 5-a, edziĝis al Henriko la 7-a, tiel unuigante la reĝajn familiojn de Jorko kaj Lancaster.


Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Flago-de-Anglio.svg
Eduardo la 4-a 9-a de aprilo25-a de junio 1483 Rikardo la 3-a
Antaŭe: Lordo de Irlando Poste: St Patrick's saltire.svg
Eduardo la 4-a 9-a de aprilo25-a de junio 1483 Rikardo la 3-a