Eduardo de Middleham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo de Middleham
Persona informo
Edward of Middleham
Iorwerth chan Middleham
Naskiĝo ĉ. 1473
en Middleham
Morto 9-an de aprilo 1484 (1484-04-09)
en Kastelo Middleham
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Jorkoj vd
Patro Rikardo la 3-a de Anglio vd
Patrino Anne Neville vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduardo de Middleham (n. ĉ. 1473, m. la aŭ la 31-an de marto aŭ la 9-an de aprilo 1484), ankaŭ konata kiel Eduardo Plantaĝeneto, estis la sola filo de Rikardo la 3-a (Anglio) kaj ties edzino Anne Neville.

Li naskiĝis ĉe Kastelo Middleham. Post la ekzekuto pro ŝtatperfido de sia onklo Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) en 1478, li nomumiĝis grafo de Salisbury.

En 1483 lia patro iĝis reĝo de Anglio kaj Eduardo proklamiĝis kiel princo de Kimrio.

Eduardo entombiĝis en la preĝejo de Sheriff Hutton, vilaĝo de North Yorkshire. Li estas la sola princo de Kimrio kiu entombiĝis en ordinara paroĥa preĝejo.