Roĝero Mortimer (1-a grafo de March)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roĝero Mortimer (1-a grafo de March)

Roĝero MORTIMER (1-a grafo de March) (n. la 25-an de aprilo 1287, m. la 29-an de novembro 1330) estis angla nobelo kaj amanto de Izabela de Francio, la edzino de Eduardo la 2-a (Anglio).

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

Roĝero Wigmore estis filo de Edmundo Mortimer (2-a barono Mortimer) kaj Margareta de Fiennes.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj nobeloj de sia epoko, Roĝero Mortimer fianĉiĝis dum sia infanaĝo, al najbara nobelino, Johana de Geneville. Ili geedziĝis en 1301. En 1308 ŝia avo transdonis la plejparton de siaj vastaj irlandaj bienoj al Roĝero, kiu ankaŭ per sia edzino akiris bienojn en Kimrio, inter kiuj estis la strategie grava Kastelo Ludlow.

Julion 1304 mortis lia patro dum bataleto proksime al Builth Wells, Kimrio: ĉar Mortimer ne plenaĝis, Eduardo la 1-a (Anglio) nomumis Piers Gaveston lia kuratoro. En 1306 Mortimer kavaliriĝis kaj ricevis siajn heredaĵojn.

Irlando kaj Kimrio[redakti | redakti fonton]

En 1308 li iris al Irlando por plisekurigi siajn bienojn. Tie li kontraŭiĝis de la influa familio de Lacy, kiu petis la subtenon de Eduardo Bruso, frato de Roberto Bruso, reĝo de Skotlando. Eduardo la 2-a (Anglio) nomumis Mortimer lordo-leŭtenanto (guberniestro) de Irlando. En 1316 kun granda armeo li forpelis anojn de la familio de Lacy al Connacht, kaj Eduardon Bruson al Carrickfergus, kaj senkompate persekutis iliajn subtenantojn.

Poste, ĝis 1318, li okupiĝis pri kvereloj inter la baronoj de la kimraj markioj.

Kontraŭulo de Eduardo la 2-a[redakti | redakti fonton]

En 1318 Mortimer aliĝis al tiuj kiuj kontraŭis Eduardon la 2-a kaj ties favoratojn, Hugon Despenser la pli juna kaj Hugon Despenser la pli aĝa. En 1321 li malobeis reĝan alvokon.

Januaron 1322 Eduardo devigis lin kapitulaci ĉe Shrewsbury. Mortimer malliberiĝis en la Turo de Londono, sed aŭguston 1323 li eskapis (eble helpate de la reĝino, Izabela de Francio, kiu malamegis la familion Despenser) kaj fuĝis al Francio. Eduardo la 2-a eldonis ordonojn ke li kaptiĝu aŭ mortiĝu.

La sekvantan jaron Eduardo sendis Izabela al Parizo por pridiskuti eblan pacakordon inter Francio kaj Anglio. Izabela kaj Mortimer iĝis geamorantoj kaj malkaŝe kunloĝis. Parte pro la persvadoj de Mortimer, Izabela rifuzis reveni en Anglion ĝis ŝia edzo forsendus la du Despenser.

Invado[redakti | redakti fonton]

Mortimer kaj Izabela iris al Flandrio, kie ili petis subtenon por invado de Anglio. Septembron 1326 ili alteriĝis en Anglio, kie Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster) tuj aliĝis al la ribelo. La londonanoj bonvenigis Izabela, kaj Eduardo la 2-a fuĝis okcidenten. La 16-an de novembro Eduardo kaptiĝis en Kimrio, kaj oni devigis lin abdiki.

Reganto; falo[redakti | redakti fonton]

La 25-an de januaro 1327 Eduardo la 3-a (Anglio) kroniĝis sed li ankoraŭ junis kaj la faktaj regantoj estis Izabela kaj Mortimer. Verŝajne aŭtune de tiu jaro Eduardo mortis, onidire murdate laŭ ordono de Izabela kaj Mortimer.

Mortimer estis la plej potenca nobelo de la regno, kaj akiris pli da bienoj, aparte en la kimraj markioj. Septembron 1328 li nomumiĝis grafo de March. Tamen multaj nobeloj malkontentiĝis. Henriko Plantaĝeneto, kiu helpis faligi Eduardon la 2-an, malsukcese klopodis renversi Mortimer. Marton 1330 Mortimer ekzekutis Edmundon de Woodstock, duonfraton de Eduardo la 2-a, pro alegata ŝtatperfido. Tio helpis Henrikon Plantaĝeneton persvadi Eduardon la 3-an faligi Mortimer kaj Izabela. Oktobron 1330, plurajn tagojn antaŭ ties 18-a nasktago, parlamento kunvenis ĉe Nottingham, kaj Eduardo kaj liaj kunuloj kaptis Morimer kaj Izabela ene de la urba kastelo. Malgraŭ la petoj de Izabelo, Mortimer malliberiĝis en la Turo de Londono. Senprocese li ekzekutiĝis ĉe Tyburn la 29-an de novembro 1330.

Lia edzino, Johana de Geneville, kaj iliaj idoj plurajn jarojn malliberiĝis. En 1336 Eduardo la 3-a pardonis Johana kaj redonis ŝiajn bienojn.

Roĝero kaj Johana entombiĝis en la abatejo de Wigmore, de kiu restas nur ruinoj.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Roĝero kaj Johana havis 11 idojn:

  • Edmundo (1302-1331), kiu edziĝis al Elizabeta de Badlesmere
  • Margareta (1304 - la 5-an de majo 1337), kiu edziĝis al Tomaso de Berkeley (3-a barono Berkeley)
  • Matilda (1307 - post 1345), kiu edziĝis al Johano de Charlton (2-a barono Charlton)
  • Ĝofredo (1309 - 1372/1376)
  • Johano (1310-1328)
  • Johana (n. ĉ. 1312), kiu edziĝis al Jakobo Audley (2-a barono Audley)
  • Izabela (ĉ. 1313 - post 1327)
  • Katerina (ĉ. 1314 - 1369), kiu edziĝis al Tomaso de Beauchamp (11-a grafo de Warwick)
  • Agnesa (ĉ. 1317 - 1368), kiu edziĝis al Laŭrenco Hastings (1-a grafo de Pembroke)
  • Beatrica (ĉ.1319 - 1383), kiu edziĝis, unue al Eduardo (2-a grafo de Norfolk), kaj due al Tomaso de Braose (1-a barono Braose)
  • Blanka (ĉ.1321 - 1347), kiu edziĝis al Petro de Grandison (2-a barono Grandison)