Rikardo (1-a Grafo de Kornvalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rikardo (1-a grafo de Kornvalo) (n. la 5-an de januaro 1209, m. la 2-an de aprilo 1272) estis filo de Johano (Anglio) kaj inter la plej riĉaj nobeloj de sia epoko.

Naskiĝo kaj gepatroj[redakti | redakti fonton]

Rikardo naskiĝis ĉe la kastelo de Winchester kaj estis la dua filo de Johano (Anglio) kaj ties edzino Izabelo de Angulemo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam li havis nur ok jarojn li nomumiĝis lordoskabeno de Berkshire. En 1225 li iĝis grafo de Puatuo, nun parto de Puatuo-Ĉarentoj, Francio (kvankam fakte li neniam posedis tiun regionon) kaj ankaŭ de Kornvalo. Liaj kornvalaj enspezoj igis lin inter la plej riĉaj nobeloj de Eŭropo.

Unua edziĝo[redakti | redakti fonton]

En 1231 li edziĝis al Izabelo Marshal, la riĉa vidvino de Gilberto de Clare, potenca nobelo. La edziĝo malplaĉis al lia frato, Henriko la 3-a, kiu malkontentis pro la grandega influo de la familio de Gilberto de Clare. Izabelo mortis dum akuŝo en 1240, petinte ke ŝi entombiĝu en Abatejo Tewkesbury tuj apud sia unua edzo: tamen Rikardo entombigis ŝin en Abatejo Beaulieu, kvankam li sendis ŝian koron al Tewkesbury.

Ribelo[redakti | redakti fonton]

Rikardo malamikiĝis al Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester). Januaron 1238 Simon sekrete edziĝis al Eleanora, fratino de Rikardo kaj Henriko la 3-a. Proteste, Rikardo ribelis ĝis Henriko donis al li ses mil markojn.

Krucmilitisto[redakti | redakti fonton]

En 1240, post la morto de sia unua edzino, Rikardo iris al la Sankta Lando kiel krucmilitsto. Kvankam li neniam batalis tie, li aranĝis la liberigon de kaptitoj kaj la entombigon de mortintoj, kaj refortikigis Aŝkelon. Revenante al Anglio, li vizitis sian fratinon Izabelon, edzinon de Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio).

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Novembron 1243 en Abatejo Westminster Rikardo edziĝis al Sanĉa de Provenco, bofratino de Henriko la 3-a kiun li renkontis kaj ekamis survoje al la Sankta Lando. Sanĉa mortis la 9-an de novembro 1261.

Sicilio[redakti | redakti fonton]

La papo ofertis al Rikardo la kronon de Sicilio sed Rikardo rifuzis, laŭdire deklarante, pro la grandega sumo petita de la papo, ke tiu egale dirus, "Mi donacas al vi la lunon: grimpu al la ĉielo kaj teren forpreni ĝin." Anstataŭe Henriko la 3-a aĉetis Sicilion por sia filo Edmundo Crouchback, kvankam tiu neniam iĝis la fakta reĝo.

Reĝo de Germanio[redakti | redakti fonton]

Sep germanaj princoj rajtis elekti reĝojn de Germanio. En 1256 kvar elektis Rikardon kiel reĝo, kaj Rikardo subaĉete havigis la subtenon de la tri aliaj kontraŭ 28 mil markoj, grandega sumo. Tamen, kiel en Puatuo, li neniam potencis en tiu lando, kiun li malofte vizitis.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

En 1264 Rikardo forte subtenis sian fraton Henrikon la 3-an kontraŭ Simon de Montfort. Post kiam tiu venkis reĝan armeon ĉe Lewes tiun jaron, Rikardo rifuĝis en ventmuelejo kie li kaptiĝis. Li malliberiĝis ĝis septembro 1265.

La 16-an de junio 1269 li edziĝis al germana nobelino, Beatrico de Valkenburg (nun en Nederlando), kiu tiam havis nur ĉirkaŭ 16 jarojn (kontraste al la 60-jara Rikardo). Ili havis neniujn gefilojn.

Decembron 1271 li spertis ikton, kiu duonparalizis lin kaj senigis lin de parolpovo. La 2-an de aprilo 1272 li mortis ĉe la kastelo de Berkhamsted, Hertfordshire. Li entombiĝis en Abatejo Hailes, kiun li fondis.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Rikardo kaj lia unua edzino Izabelo Marshal havis kvar idojn:

  • Johano (1232-1233)
  • Izabelo (1233-1234)
  • Henriko de Almain (1235-1271), murdita de siaj kuzoj Gido kaj Simon, filoj de Simon de Montfort
  • Nikolao (n. kaj m. 1240)

Rikardo kaj lia dua edzino Sanĉa de Provenco havis tri filojn: