Kimraj Liberalaj Demokratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kimraj Liberalaj Demokratoj
angle Welsh Liberal Democrats
kimre Democratiaid Rhyddfrydol Cymru
partio
Lando  Kimrio
Estro Kirsty Williams CBE AM
Fondiĝo 1947
Lingvo(j) Angla
Kimra
Koloro(j) ora
Ideologio Socialliberalismo, socialdemokratio
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) kimraj sidlokoj
1 / 40
Kimra Asembleo (angle: Welsh Assembly)
5 / 60
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament) kimraj sidlokoj
0 / 4
Internacia aliĝo Liberala Internacio
Retejo www.libdems.wales
vdr

La Kimraj Liberalaj Demokratoj (angle Welsh Liberal Democrats; kimre Democratiaid Rhyddfrydol Cymru) estas la kimra filia partio de la federalaj Liberalaj Demokratoj. Ĝi estas liberalisma politika partio, kun socialdemokrataj influoj. La partio subtenas kimran malcentrigon (angle: devolution).

La partia gvidanto estas Kirsty Williams, estro ekde 2008. La partio nun havas unu sidlokon en la Domo de Komunuloj kaj kvin da sidlokoj en la Nacia Asembleo por Kimrio. Kvankam la Liberalaj Demokratoj estas relative fortaj en Kimrio kaj ofte gajnis pli ol 10% de voĉdonoj en kimraj balotadoj, ili neniam havis kimrajn sidlokojn en la Eŭropa Parlamento.