Grandmajstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo internacia grandmajstro (mallongigo: GM, antaŭe: IGM) estas donata ekde la jaro 1950 de la mondŝakasocio FIDE. Ĝi estas la plej alta titolo donita de la FIDE por turnirŝakistoj kaj ĝi validas dum la tuta vivo. La titolon ŝakmondĉampiono ricevas la venkinto de mondĉampiona batalado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La titolo grandmajstro estis jam neoficiale uzata en la 19a jarcento, unue je la 18a de februaro 1838 en la ŝakrubriko de la ĵurnalo Bell's Life. Oficiale ĝi estis unue donita de la caro Nikolao la 2a, kiu tiel premiis la 5 venkintojn de la granda turniro en Sankt-Peterburgo 1914: Emanuel Lasker, José Raúl Capablanca, Siegbert Tarrasch, Alexander Aljechin kaj Frank Marshall.

La sovetunia ŝakasocio unue 1927 donis la titolon al Boris Werlinski, poste nur 1931 al Michail Botwinnik.

La titolon de internacia grandmajstro donis la FIDE la unuan fojon 1950. Kiel rekono de ilia meritoj la sekvaj ŝakistoj ricevis la titolon: Ossip Bernstein, Isaak Boleslawski, Igor Bondarewski, Michail Botwinnik, David Bronstein, Oldrich Duras, Max Euwe, Reuben Fine, Salo Flohr, Ernst Grünfeld, Paul Keres, Boris Kostić, Alexander Kotow, Grigori Löwenfisch, Andor Lilienthal, Géza Maróczy, Jacques Mieses, Miguel Najdorf, Wjatscheslaw Ragosin, Samuel Reshevsky, Akiba Rubinstein, Friedrich Sämisch, Wassili Smyslow, Gideon Ståhlberg, László Szabó, Savielly Tartakower kaj Milan Vidmar.

Plimultigo de titoloj[redakti | redakti fonton]

La nombro de la grandmajstroj plimultiĝis de 24 en la jaro 1950 al 88 en la jaro 1972, nuntempe estas pli ol 900. La kialoj por tio estas:

  • Plimutigo de la turniroj (kvalifikaj eblecoj).
  • Politikaj ŝanĝoj en orienta eŭropo, kiuj ebligas multajn fortajn ludistojn partopreni al tiuj turniroj.
  • Disvolviĝo de moderna informsistemoj (interreto, ŝakdatenbankoj).

Plia kialo ankaŭ estas, ke la kvalifikaj turniroj pli kaj pli mallongiĝis. Necesis en la 70a jaroj 15 ronda turniro, sufiĉas nun jam 7 rondoj. Krome la minimuma Elo-nombro (2500 por GM, 2400 por IM) ne ŝanĝis dum la pasintaj 25 jaroj kvankam la Elo-nombroj kreskis. Estis ŝakisto kun Elo-nombro 2500 en la jaro 1983 ankoraŭ sub la unuaj 40 de la mondranglisto, li nun ne plu estas sub la unuaj 400. La FIDE tial devus altigi la minimuman Elo-nombron por atingi la titolan normon, sed ĝi ne faris, eble ĉar ĝi ricevas monon por ĉiu donita titolo. Ĝi male malaltigis la postulojn ĉar nun eĉ sufiĉas se oni atingas la minimuman Elo-nombron iam ajn dum turniro.

La plej multaj grandmajstroj vivas nun (julio 2007) en Rusio (173), en Germanio estas 65 kaj en Islando estas 10 kvankam la lando havas nur 300 000 loĝantojn.

Pro tiu kreskado de la nombro de la grandmajstroj oni nuntempe pli uzas la Elo-nombron por taksi la forton de ŝakisto. Ŝakistoj kiuj havas Elo-nombron super 2700 neoficiale estas nomata super-grandmajstroj.

La plej juna grandmajstro estis dum multaj jaroj la usonano Bobby Fischer, kiu ricevis la titolon kiam li havis 15 jarojn, 4 monatojn kaj 1 tagon. En la jaro 2002 la ukraino Sergej Karjakin (ukraine Сергій Карякін) estiĝis grandmajstro kiam li havis 12 jarojn kaj 7 monatojn.

Kvalifikaj kriterioj[redakti | redakti fonton]

Por ricevi la titolon internacia grandmajstro necesas la sekvaj kvalifikaj kriterioj de la FIDE: Oni devas partopreni en minimume 2 internaciaj turniroj kaj atingi minimuman kvanton da poentoj (la tiel nomata grandmajstra normo), kiu dependas de la nivelo de la turniro. Tiu normo konformas al Elo-potenco de minimume 2600. La kvalifiko devas ampleksi minimume 24 ludojn. Krome la kandidato devas havi Elo-nombron super 2500.

Kelkaj honoraj ŝakistoj honore ricevis la titolon honora grandmajstro.

Kvanto da GM en la mondo laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de aktivaj GM-oj en la mondo estas 1.755 en novembro 2019.[1] La landoj kun pli ol dudek aktivaj GM-oj estas:

País GM
 Rusio 256
 Usono 101
 Germanio 96
 Ukrainio 93
 Barato 64
 Hungario 58
 Serbio 58
 Hispanio 56
 Francio 50
 Ĉinio 48
 Pollando 45
 Armenio 44
 Israelo 43
 Ĉeĥio 36
 Anglio 36
 Nederlando 36
 Bulgario 34
 Kroatio 32
 Kartvelio 32
 Kubo 27
 Azerbajĝano 26
 Argentino 23
 Rumanio 22
 Svedio 22

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]