Max Euwe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Max Euwe (1956)

Machgielis ('Max') EUWE [EŬwe] (Amsterdamo, 20-a de majo 1901 – Amsterdamo, 26-a de novembro 1981) estis la unua, kaj ĝis nun la sola, nederlanda mondĉampiono en ŝakludo.

Max Euwe estis tre meritplena por la ŝaksporto kaj estis prezidanto de la FIDE dum la matĉo Spassky-Fischer. Ankaŭ li estis favora ŝakverkisto: li verkis sennombrajn lernolibrojn, inter kiuj la internacie konata Teorio de la Ŝakmalfermoj kaj la 'nebindita'.

Biografio[redakti | redakti fonton]

1901-1934[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis kvar jaraĝa, liaj gepatroj lernis lin ŝakludi. Ekde ĉ. 1919 li estis unu el la plej fortaj ŝakistoj de Nederlando. Euwe studis matematikon en Amsterdamo ekde 1918. Li dum mallonga periodo interrompis la studadon por dediĉi pli da tempo al la ŝakludado.

En novembro 1923 Euwe tamen fariĝis licenciulo pri matematiko (kun laŭdo). Li fariĝis instruisto pri matematiko. En la komenco li estis observanto, post tio li estis dum du jaroj instruisto pri matematiko en Roterdamo je la HBS (altlernejo), kaj poste je la knabina liceo en Amsterdamo. En 1926 li doktoriĝis ĉe L.E.J. Brouwer, denove kun laŭdo, je disertacio kun la titolo Differentiaalvarianten van twee covariante-vectorvelden met vier veranderlijken. En 1929 li publikigis ludteoria disertacio pri ŝakludo el intuiciisma perspektivo. La titolo estis Mengentheoretische Betrachtungen über das Schachspiel.

Euwe estis de 1921 ĝis 1935 seninterrompe nederlanda ŝakĉampiono, kaj ankaŭ multe faris por la nederlanda ŝaksporto. En 1928 li fariĝis por la unua fojo mondĉampiono en Hago per la venko en la Amatora Mondĉampioneco Ŝakludado. En 1930 kaj 1934 li venkis en la granda ŝakturniro en Hastings.

Euwe fariĝis mondĉampiono[redakti | redakti fonton]

En 1935 li partoprenis en la mondĉampioneco ŝakludado kaj venkis je la 15-a de decembro 1935 post 80 tagoj, 30 partioj kaj 13 urboj super la reganta mondĉampiono Aleksandro Aleĥin. La plej fama partio el ĉi tiu duelo estas la 26-a, kiu estas konata kiel la Perlo de Zandvoort.

La mondĉampioneco de Euwe entuziasmigis multajn nederlandanojn. Multaj ŝakludkluboj fondiĝis en 1935.

Euwe perdis la titolon en 1937 denove al Aljeĥin. Cetere estas ŝakistoj kiuj, post analizo de la partioj, konkludis ke Euwe en 1935 estis malpli bona ol en 1937.