Batalo de Las Navas de Tolosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Las Navas de Tolosa
Konflikto: Rekonkero
Monumento al la Batalo de Las Navas de Tolosa (La Carolina, Jaén)
batalo
Daŭro: 16-a de julio, 1212
Loko: Las Navas de Tolosa
Rezulto: Kristana venko
Flankoj
Reĝlando de Kastilio
Kronlando de Aragono
Reĝlando de Navaro
Regno de Portugalio
Kavaliraj ordenoj
Almohadoj
Forto
70.000 homoj 125.000 homoj
vdr

La Batalo de Las Navas de Tolosa, nomata en la araba historistudoj Batalo de Al-Uqab (معركة العقاب), kaj konata simple kiel «La Batalo» en la kronikoj de la epoko, estis batalo inter la armeoj de la kristanaj nordaj regnoj kaj sudaj islamaj regnoj de la tiama Hispanio kaj okazis la 16-an de julio de 1212 ĉe la vilaĝo de la Provinco de Ĥaeno nome Las Navas de Tolosa (La Carolina). La kristana venko permesis etendi la kristanajn regnojn, ĉefe tiu de Kastilio, al la sudo de la Iberia Duoninsulo, kie tiam hegemoniis islamanoj.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu decida batalo estis sekvo de la Krucmilito organizata en Hispanio de la Reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio, la Arkiepiskopo de Toledo Rodrigo Ximénez de Rada kaj la Papo Inocento la 3-a kontraŭ la islamaj almohadoj kiuj hegemoniis en Al-Andalus ekde la mezo de la 12-a jarcento, post la malvenko de la kastilia reĝo en la batalo de Alarcos (1195), kiu havis kiel konsekvenco nordigi la landlimon ĝis la Montoj de Toledo, kaj minaci la urbon de Toledo kaj la valo de la rivero Taĵo.

La trupoj de la almohadoj estis estritaj de la propra ĥalifo Mohamedo An-Nasir, nomita de la kristanoj Miramamolín kiel fonetika adapto de la araba esprimo «Komandoro de Kredantoj».

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Nova blazono de Navaro, kun la ĉenoj de araboj.

Kiel sekvo de tiu batalo, la islama povo en la Iberia Duoninsulo ekdekadencis definitive kaj la konkera militaro nomata Reconquista ekakceliĝis dum la venontaj kvardek jaroj per historia procezo dum kiu la kristanaj nordaj regnoj konkeris preskaŭ ĉiujn sudajn teritoriojn sub islama hegemonio. Tija sekvo estis la konkero de Baeza, kiu tamen poste estis rekonkerita de almohadoj. La venko estus estinta multe pli efika kaj definitiva se ne estus tiame terura malsatego kiu bremsis la reconquista. Tiu malsatego daŭris ĝis 1225.

Memore de la venko, la reĝo de Navaro enmetis la de li rompitajn ĉenojn kiuj protektis la tendon de la araba reĝo al sia blazono kiu ankoraŭ estas la blazono de Navaro kaj aperas en la blazono de Hispanio.

La fortikaĵo de Calatrava la Nova, proksime de Almagro, estis konstruita de la Ordeno de Calatrava, uzante islamajn prizonulojn el la batalo de Las Navas de Tolosa, de 1213 a 1217.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]