Henriko la 3-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henriko la 3-a de Kastilio)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Henriko la 3-a
Henriko la 3-a en vitralo de la Alkazaro de Segovio

Henriko la 3-a (n. la 4-an de oktobro 1379 - m. la 25-an de decembro 1406), foje konata kiel Henriko la SuferantoHenriko la Malsana (hispane: Enrique el Doliente) estis la filo de Johano la 1-a de Kastilio kaj Eleonora de Aragono, kaj sukcedis lin kiel reĝo de Kastilio kaj Leono en 1390.

Henriko naskiĝis en Burgoso, la ĉefurbo de Kastilio. Antaŭ la reĝiĝo, li estis konata per la titolo Princo de Asturio, indikante lin kiel la verŝajna heredanto. Post sukcesado por la trono je la 11-jariĝo, Henriko atingis la povon je siaj 14 jaroj. Malgraŭ sia moknomo, li enmiksiĝis en forta ekstera politiko kaj manovroj dum la unuaj jaroj de la 15-a jarcento. Li povis pacigi la nobelaron kaj reestigi la reĝecon. Dum lia regado, la kastilia floto venkis en pluraj okazoj kontraŭ la angloj. Henriko sendis floton en 1400 kiu detruis Tetuanon en Nordafriko (pirata bazo). En 1402, Henriko komencis la koloniigon de Kanariaj Insuloj, sendante la francan esploriston Jean de Béthencourt. Li deviis portugalan invadon per atako en Badajoz, finfine subskribante packontrakton kun Johano la 1 de Portugalio en 1402. Li rekomencis la konflikton kontraŭ la regno de Granado, venkante en batalo ĉe Collejares, proksime de Úbeda, en 1406.

Li ankaŭ sendis al Payo Gómez de Sotomayor kaj Hernán Sánchez de Palazuelos, kaj poste al Ruy González de Clavijon, kiel ambasadoroj al Timuro.

En 1388, la edzino de Henriko Katerina de Lankastro (1372-1418), la filino de Johano de Gaunt, unua Duko de Lankastro kaj la dua edzino de Gaunt, Konstanca de Kastilio, kiu estis la pli aĝa filino de Pedro la 1-a de Kastilio. Tio finigis dinastian konflikton kaj solidigis la Domon de Trastamaro. Henriko kaj la filo de Katarina iĝis Johano la 2-a de Kastilio, kiu sukcesis al Henriko kiam li mortis en Toledo, Katarina fariĝis provizora regantino de Kastilio ĉar Johano la 2-a tiam estis neplenaĝa.