Tetuano
Tetuano aŭ Tetŭano (en araba, تطوان Tiṭwān), de la tamazight Titāwen pluralo kio signifas "la okuloj" aŭ "la fontoj". Foje konata kiel "La blanka kolombo", estas urbo de la nordo de Maroko, situa proksime de la Mediteranea Maro, ĉe Tanĝero kaj de la urbo de Ceŭto. La provinco aŭ vilajao de Tetuano havas ĉirkaŭ 725.000 loĝantoj (2006) kaj la urbo mem ĉirkaŭ 315.000 loĝantoj. Ĝi estas la maroka urbo plej simila al la urboj de Andaluzio en Hispanio. Ekde 1999, la monarko Mohamedo la 6-a elektis ĝin kiel ĉefa somera rezidejo.
Ekonomio[redakti]
Ĝi estas en regiono de agrikulturo, kio konvertas ĝin en komerca centro de la produktoj kultivataj en la zono kiel cerealoj, oranĝoj, citronoj, fruktoj kaj legomoj; la resto de la ekoomia agado disdividiĝas inter la bredado kaj la manfarado. Estas ankaŭ industrio pri produktoj derivataj de tabako, sapo, alumetoj, faruno, tekstilaj kaj materialoj de konstruado, kvankam la ĉefaj industrioj estas de konservado (fiŝoj), de grafikaj artoj kaj de mebloj.