Katedralo de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Toledo

La Katedralo Sankta Maria de Toledo, (Hispanio), nomata Primasa Katedralo de Toledo, sidejo de la Ĉefdiocezo, estas konstruaĵo konsiderata kiel la magnum opus (ĉefverkaĵo) de la gotika arkitekturo en Hispanio. Ĝia konstruado komenciĝis en 1226 sub regado de Ferdinando la 3-a, la Sanktulo kaj la lastaj gotikaj aldonaĵoj estis donitaj en la 15-a jarcento kiam en 1493 estis fermataj la kriptoj de la centra navo, en la epoko de la Katolikaj Gereĝoj.

Ĝi estas populare konata kiel Dives Toletana (en la senco de la riĉa katedralo). En la 15-a jarcento disvastiĝis adaĝo laŭdante la kvar hispanajn katedralojn kiu estis konsiderataj la plej belaj. Tiu adaĝo estis en la latina lingvo kaj ĝi diris: Sancta Ovetensis, pulchra Leonina, dives Toledana, fortis Salmantina .

La urbo estis episkopejo de la Visigota Hispanio. La multnombraj Koncilioj de Toledo atestas la pasintan eklezian gravecon. En Toledo ankaŭ okazis la forĵuro de la arianismo de Rekaredo la 1-a. La muslima invado ne malaperigis la kristanan heredaĵon kaj la episkopejo translokiĝis kaj establiĝis en la preĝejo Sankta Maria de Alfizeno.

La strukturo de la katedralo havas grandan influon de la plej bona franca gotiko de la 13-a jarcento sed adaptita laŭ la hispana ŝato. Ĝi havas 120 m longe kaj 59 m larĝe. Ĝi estis konstruita sur la loko de iama moskeo kaj respektive de iama visigota preĝejo. La ĉefa enirejo triporda montras gotikan arton kaj estas ununuro kiu saviĝis el konstantaj restaŭradoj, same kiel la granda turo. Estis planita du turoj el kiuj konstruiĝis nur unu kiu enhavas la dikan sonorilon (18 tunoj). La alia kun kupolo enhavas mozaraban kapelon (komence de la 16a jc.), tio estas ununura loko en Hispanio kie oni rajtis diri meson en alia lingvo krom la latina. Krome la mozaraba lingvo (parolita de kristanoj en islama Hispanio) malaperis pro englutado fare de la novaj latinidaj lingvoj: kastilia, aragona ktp. Plej malnova enirejo (13a jc.) estas Chapinería aŭ de Horloĝo, kun krado kaj unikaj kaj enigmaj bildoj, kiu estis difektita per konstruo de horloĝujo en 18a jc. La Pordo de la Leonoj estas farita de flandroj en la 15a jc. Reprezentas ĉieliron de la dipatrino, sed tiu figuro estis farita en la 18a jc, dum la krado kaj la leonoj estas el la 17a jc. Super la pordoj estas reprezentoj de la virgulina endormigo, kaj dekstre legendo laŭ kiu atakinta judo mirakle restas kun manoj algluitaj al la ĉerko.

La katedralo suferis oftajn restaŭradon kaj fakte perdis sian originan aspekton. La interno estas kvinnava. En la 18a jarcento oni konstruis la “Transparente” (travidebla, 1732) iu spaco okultrompila baze sur pentraĵoj, skulptaĵoj kaj lumeniro, troigo de la celoj de Baroko. Estas ankaŭ interesa retablo, kradoj, elligna seĝaro de la ĥorejo kun bildoj de la konkero de Granado, kunsida salono kun portretoj de ĉiuj episkopoj ekde la 1a jc, al la 20a jc., vitraĵoj, ornamitega sakristio kun po unu pentraĵo respektive de El Greco kaj de Goya, trezorejo ktp.