Mozaraba lingvo
La mozaraba estis aro de parolmanieroj latinidaj parolataj fare de la loĝantoj de la sudo de la Iberia Duoninsulo el la 8a jarcento al la 15a jarcento depende de la regiono. La mozarabaj parolmanieroj disvolviĝis en la teritorioj de la islamaj regnoj de Al-Andalus, kaj estis parolataj ĉefe de la kristanaj mozaraboj kiuj loĝis tie. Tiuj mozarabaj parolmanieroj malaperis ĉirkaŭ la 15a jarcento pro ties anstataŭo per la lingvoj hegemoniaj en la kristanaj regnoj nordaj post la Reconquista (nome galega-portugala, leona, kastilia, navararagona, kataluna), kaj pluhavis kernetojn aŭ spurojn ĝis la 19a jarcento. Por la skribado de la mozaraba lingvo (aŭ lingvoj) esti komuna la uzado de la aljamiado.
Montro de mozaraba lingvo de la 11a jarcento [redakti]
| Mozaraba: | Kastilia: | Galega-Portugala: | Galega: | Kataluna: | Astura: | Portugala: | Latina: | Esperanta: |
|
Mio sidi ïbrâhîm |
Mi señor Ibrahim, |
Meu senhor Ibrâhim, |
Meu señor Ibrahim, |
El meu senyor Ibrahim, |
El mio señor Ibrahim, |
Meu senhor Ibrahim, |
O domine mi Ibrahim, |
Mia sinjoro Ibrahim, |