Santiago del Estero (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Santiago del Estero estas urbego kaj universitata urbo (ekde 1960) en Provinco Santiago del Estero, kies provinca ĉefurbo estas.

Monumento en Santiago del Estero

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santiago del Estero situas laŭ rivero en la norda parto de la lando. San Miguel de Tucumán troviĝas 143, Saltaurbo 353, Córdoba 402, Resistencia 522, Rosario 671, Mendoza (urbo) 716, Bonaero 925, La Plata 996, Mar del Plata 1297 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Santiago del Estero estas la plej malnova urbo fondita fare de hispanoj en Argentino. Ĝi estis fondita en 1553. La urbo kun la ĉirkaŭaĵo estas hejmo de parolantoj de la keĉua lingvaro, la iama lingvo de inkaoj. Tio estas unu el la malmultaj indiĝenaj lingvoj pluvivantaj en moderna Argentino.

Baldaŭe la urbo iĝis diocezo kaj administra centro. En la 19-a jarcento la vigla lignoindustrio senarbarigis la ĉirkaŭaĵon. La unua trajno atingis la urnon en 1884. La konstruado de digo en 1950 moderigis la konstantan akvomankon de la urbo kaj spronis la kreskon de la loka agrikulturo, surbaze de kotonoj, maizoj kaj olivoj. La provinco, aliflanke, restis unu el la plej malbona en Argentino, malavancante plu. En 1993 tumulto okazis, ĉar la laboristoj ne ricevis la salajron.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Santiago del Estero situas en subtropika klimato kun seka sezono - kutime vintro kaj foje aŭtuno. Jare pluvas po 300 mm. La averaĝa temperaturo estas 20 °C, la varma rekordo estis en decembro kun 45 °C. En junio omi mezuris la plej malaltan temperaturon: -9 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La flughaveno situas 6 kilometrojn norde de la grandurbo kaj ĝi havas regulajn flugojn al Bonaero kaj San Miguel de Tucumán. Santiago del Estero estas ligitaj per vojoj kaj fervojoj ekzemple al Rosario.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]