Ontur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ontur
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02652
Demografio
Loĝantaro 1 913  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 37′ N, 1° 30′ U (mapo)38.6148332-1.4977748Koordinatoj: 38° 37′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 655 m [+]
Areo 54,38 km² (5 438 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ontur (Hispanio)
Ontur (Hispanio)
DEC
Ontur
Ontur
Situo de Ontur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ontur [+]
vdr
Ontur en la Provinco Albaceto.

Ontur [onTUR] estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Campos de Hellín en la sudoriento de la provinco, kun areo de 54,38 km². En 2019 estis 1 987 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ontur estas en la sudoriento de la provinco Albacete je 71 km de la provinca ĉefurbo Albacete, lime kun la Regiono Murcio kaj je 655 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Artikitaj pupoj de Ontur.

Estis diversaj teorioj pri la deveno de la loknomo, sed plej el ili sugestas antaŭromiajn radikojn kaj ebla iun latinan.

De la romia epoko plej grava trovitaĵo estis la artikitaj pupoj, nome kvar el eburo kaj unu el sukceno, plej verŝajne de riĉaj infan(in)oj el la 3a al 4a jc. Ili estas ekspozicitaj en la Arkeologia Muzeo de Albacete.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Ontur estis fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, kaj produktado de vino. Estas ankaŭ fruktoĝardenoj (legomoj) kaj fruktarboj (abrikotoj kaj aliaj).

Estas aerodromo kun la koncernaj instalaĵoj sur 1051 msm je du kilometroj de la urbokerno

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]