Abengibre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abengibre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02250
Demografio
Loĝantaro 760  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 13′ N, 1° 32′ U (mapo)39.2129246-1.5382764481Koordinatoj: 39° 13′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 637 m [+]
Areo 30,7 km² (3 070 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abengibre (Hispanio)
Abengibre (Hispanio)
DEC
Abengibre
Abengibre
Situo de Abengibre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abengibre [+]
vdr

Abengibre estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 30,77 km². En 2019 estis 790 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 45 km de la provinca ĉefurbo Albacete.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La toponimo derivas de la araba ابن جبر (ibn Ǧabr, «filo de Ĝabr»).[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Abengibre en la Provinco Albaceto.

Abengibre estas en la nordokcidento de la provinco Albacete, inter la valoj de la riveroj Júcar kaj Cabriel. Limas kun la jenaj municipoj: Jorquera, La Recueja, Alcalá del Júcar kaj Fuentealbilla. La municipa teritorio estas trapasata de nordo suden per la rojo Abengibre, kiu pasas apud la kerno, alvenanta al Los Rulos kie ĝi eniras en la municipon de Jorquera. La rojo Abengibre estas somera rivero kiu trapasas la provincojn Kvenko kaj Albacete, estante alfluanto de Júcar, kie ĝi elfluas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Trezoro de Abengibre.

La deveno de tiu setlejo estas nesolvita, sed ja ekzistis en la epoko de Al Andalus, pro multnombraj restoj de tiu kulturo. Sed fakte aperis ankaŭ restoj de iberoj.

En Vallejo de las Viñas, en 1934, tute hazarde, oni trovis teleraron de arĝento de la epoko de iberoj (Trezoro de Abengibre). Tio estis trovita de agrikulturisto plantante vitejojn kaj estas konservata en la Nacia Arkeologia Muzeo. Estante pli ol 2500 jarojn antikva, la skribaĵoj de tiu teleraro havigis gravan informaron por la transliterumado de la ibera alfabeto.

En privata hejmo oni trovis steleon de romia epoko.

La urba kerno estas komponita de du diferencitaj domaroj: Abengibre, la origina kerno ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj duaranga domaro, nome Casas de Torres, kiu estis sendependa ĝis la 19a jarcento, sed integriĝis poste en Abengibre.

Komence de la Hispana Transiro al la demokratio la urbestroj estis dekstruloj, sed ekde la 1990-aj jaroj jam estis socialistoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Abengibre estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, kaj en la brutbredado. Jam tradicie, tio estis komplementata kun komerco, nome de veturvendistoj, ĉefe de melonoj kaj akvomelonoj.

Komence de la 21a jarcento ekgravis la duaranga sektoro, kun industrioj rilataj al la transformado de ligno, legomoj kaj viando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 41.