Lezuza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lezuza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 291  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 57′ N, 2° 21′ U (mapo)38.949377777778-2.3547222222222Koordinatoj: 38° 57′ N, 2° 21′ U (mapo) [+]
Alto 912 m [+]
Areo 359,92 km² (35 992 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lezuza (Hispanio)
Lezuza (Hispanio)
DEC
Lezuza
Lezuza
Situo de Lezuza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lezuza [+]
vdr
Lezuza en la Provinco Albaceto.
Rivero Lezuza tra la valo.

Lezuza [leZUza] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la nordokcidento de la provinco, sed en la parto Kamparo de Montiel. Estas areo de 360,90 km² je 912 msm kaj je 51 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Lezuza havas 1 358 loĝantojn (2019) kun denseco de 3,91.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Lezuza, kiu trapasas la municipon de SOk al NOr, estas klara ekzemplo de la akvokolektaj trajtoj de la zono. La rivero formas tre fekundan valon, kie estas densa ĉerivera arbaro, kun terenoj dediĉitaj al kultivo de legomoj kaj fruktarboj. En la riveron alfluas kelkaj mallongaj rojoj, same kiel diversaj fontoj.

Najbaraj municipoj[redakti | redakti fonton]

  Norde: Munera, La Roda kaj Barrax  
Okcidente: El Bonillo, El Ballestero Lezuza Oriente: Balazote, La Herrera
  Sude: Alcaraz, Masegoso  

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbo Libisosa.
Detalo de la urbo Libisosa.

La originoj de Lezuza datas el la 5-a jarcento a.K., kiel pruvas la restaĵoj de la setlejo de iberoj sur la monteto de la kastelo.

En la 2-a jarcento a.K. oni konstruis en la sama zono la kolonion Libisosanorum Foroagustana, plej konata kiel Libisosa. Temas pri grava kolonio de romianoj, kiu markis gravan mejloŝtonon de la vojo Via Augusta.

La epoko de Al Andalus daŭris en tiu zono ĉirkaŭ 500 jaroj. Je la fino de tiu epoko, oni konstruis la kastelon sur la alto de la monteto, pri kiu oni ne scias certe ĉu estis farita de islamanoj aŭ de kristanoj. Dum la kristana konkero (Reconquista), kaj post la batalo de Las Navas de Tolosa, en la jaro 1213 la reĝo Alfonso la 8-a, kun helpo de la Ordeno de Santiago, la Ordeno de Kalatravo, la Malta Ordeno kaj la Templanoj, forpelis la alhomadojn for de Alcaraz kaj de la tuta komarko, nome lasta areo de la Centra Altebenaĵo dominita de araboj. Tiel, Lezuza ekformis parton de la jurisdikcio de Alcaraz.

En 1411, post forta epidemio de pesto, la lokanoj forlasis la konstruaĵojn de la monteto kaj translokiĝis definitive borde de la fekunda valo de la rivero Lezuza. Ili ricevis impostan privilegion kio ebligis konsiderindan plialtigon de la loĝantaro.

Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción.

En 1440, don Juan Pacheco, aneksis Lezuza kaj aliajn lokojn de Alcaraz, al la markizlando de Villena. Tio daŭris ĝis 1475, kiam la reĝino Izabela la Katolikino ordonis redoni Lezuza al Alcaraz. En 1553, lia nepo la imperiestro Karolo la 5-a urbigis Lezuza kiel sendependa ento. De tiam, la kastelo lezuza pli kaj pli ruiniĝis, perdinte sian strategian gravon. En la postaj jarcentoj Lezuza disvolviĝis jam en la aktuala loko.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Krom la ĉefa urba kerno de Lezuza, la municipo enhavas la jenajn submunicipojn, ĉiuj el ili laŭ la riverfluo, en direkto oriente kaj norde (popolnombrado de 2015):

  • Tiriez, 493 loĝantoj.
  • La Yunquera [ĝunKEra], 69 loĝantoj.
  • Vandelaras de Arriba, 10 loĝantoj.
  • Vandelaras de Abajo, 3 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio estas bazata ĉefe sur la agrikulturo, ĉar estas en la municipo grandaj bienoj por la kultivo de cerealoj (ĉefe tritiko kaj hordeo) kaj vitejoj.

Je industria nivel, hegemonias ankaŭ la sektoro agro-nutra. Estas kelkaj industrioj pri viando por fabrikado de kolbasoj, fabrikoj por produktado de manĉa fromaĝo kaj de vino. Estas unu de la ĉefaj industrioj regionaj de kestoj kaj fabrikado ajnatipa de produktoj de vimeno kaj aliaj industrioj dediĉitaj al la elfosado de siliko kaj prilaborado de produktoj derivitaj.

Pri servoj, estas stabila reto de lokaj vendejoj, trinkejoj kaj restoracioj, kiuj generas proponon de distrado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción, ermitejo de la Virgulino de la Kruco, la Casa de la Tercia kaj la piedestalo de la imperiestro Marko Aŭrelio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]