Riópar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riópar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 326  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 30′ N, 2° 25′ U (mapo)38.4984626-2.4178567Koordinatoj: 38° 30′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 920 m [+]
Areo 81 km² (8 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riópar (Hispanio)
Riópar (Hispanio)
DEC
Riópar
Riópar
Situo de Riópar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riópar [+]
vdr
Riópar en la Provinco Albaceto.

Riópar [RJOpar] estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 80,92 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 920 msm kaj je 118 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo. Riópar havas 1 332 loĝantojn (2019) kun denseco de nur 17,19.

Estas en la komarko Sierra de Alcaraz. En la proksimeco estas la naturaj lokoj Chorros del río Mundo, elfluejo de la rivero Mundo, parto de la Natura Parko Calares del Río Mundo y de la Sima.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Riópar Viejo (Malnova Riópar).

Kun la vilaĝoj Villapalacios, Bienservida, Villaverde de Guadalimar kaj Cotillas, formis parton de la Senjorlando "Cinco Villas" (Kvin Urboj), historia subkomarko ene de la etenda senjorlando Alfoz de Alcaraz. Tiu Alfoz apartenis al la markizlando de Villena, kiu finfine estis aligita de la Katolikaj Gereĝoj al la Reĝlando Kastilio, ene de la Regno de Toledo.

La municipo enhavas histori-kulturan kernon, nome submunicipo Riópar Viejo, antikva Rivus Oppae (rivero de la vulpino), mezepoka urbo aktuale restaŭrita, situa je tri kilometroj okcidente de la nuntempa Riópar. La aktuala Riópar, kun la iama nomo de la Reĝaj Fabrikoj de Bronzo kaj Latuno de Sankta Johano de Alcaraz, devenas de projekto de koloniigo de la 18a jarcento, en epoko de Karolo la 3-a, per kiuj setlis tie ministoj kaj laboristoj de reĝaj fabrikoj.

En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de 3 063 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado kaj malpliigo ĝis la nunaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝtona blazono de la placo de la urbodomo.

La ekonomio de la municipo ĉefe dependas el la turismo, ĉefe de la rura turismo kaj gastigado; estas hoteloj kaj restoracioj. Ĉefaj altiraĵoj por la turismo estas la Natura Parko Calares del Río Mundo y de la Sima, nome la natura montara lokaro kaj la proksimeco de Alcaraz, monumenta urbo.

La iama ekonomio estis bazita sur la metalurgio derivita de la loka minado, ĉar abundas kalamino, por la akirado de zinko, kaj kupro, por la fandado de latuno kaj bronzo en la forĝejo de El Laminador. Tiu industrio datas de 1772 kiam la reĝo Karolo la 3-a permesis al la aŭstria inĝeniero (hispanigita) Juan Jorge Graubner por la konstruado de fabrikoj kiuj produktas latunon, konatajn kiel la Reĝaj Fabrikoj de Bronzo kaj Latuno de Sankta Johano de Riópar, en loko apud akvofluejo, kie abundas krudmaterialoj kiel akvo, ligno kaj kalamino (devena de proksima ercokuŝejo). Temas pri la unua fabriko de latunoa kaj bronzo de Hispanio kaj la dua de Eŭropo, malantaŭ Goslar, en Germanio, de kiu restas nur informo en la muzeoj de la urbo.

Fine de la 19a jarcento la mino de kalamino perdis enspezeblon, la fabrikoj eniris en krizo kaj post kelkaj klopodoj por rekuperado fare de privatuloj, fermis definitive en 1993. En la aktualo oni konservas la tradicion metalurgian pere de la fabrikado kaj vendo de ornamaj varoj, lampoj kaj mebloj de bronzo, kiel suveniroj kaj tradiciaj ilaroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Chorros del río Mundo.
Preĝejo de la Sankta Spirito en la submunicipo Riópar Viejo.
  • Preĝejo de la Sankta Spirito
  • Naturaj lokoj Chorros del río Mundo, elfluejo de la rivero Mundo, Charco de las Truchas

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

La submunicipoj de Riópar:

  • Riópar Viejo: 3 km nordokcidente de Riópar, sur monteto kun kastelo. Estas nur 5 censitaj loĝantoj[1] kaj turismo en ruraj domoj.
  • Casa de la Noguera: survoje inter Riópar kaj la elfluejo de la rivero Mundo. Estas 26 censitaj loĝantoj, sed kvaroble somere.
  • Umbría-Angulo: estas 14 censitaj loĝantoj, kaj 30 somere. Estas la plej malproksima submunicipo.
  • Cortijo del Cura: estas 10 censitaj loĝantoj.
  • El Laminador: estas 22 censitaj loĝantoj. Tie estis la iamaj minoj de kalamino kaj restas la iamaj loĝejoj de la laboristoj
  • Lugar Nuevo: estas 33 censitaj loĝantoj.
  • La Dehesa: estas 15 censitaj loĝantoj. Survoje inter Riópar kaj Cortijo del Búho.
  • El Gollizo: estas 15 censitaj loĝantoj, je 1051 msm.
  • Arrecife: estas 13 censitaj loĝantoj, survoje inter Riópar kaj El Laminador.
  • El Noguerón: estas 25 censitaj loĝantoj apud Riópar Viejo.
  • El Villar: estas 5 censitaj loĝantoj survoje inter Riópar Viejo kaj Riópar.
  • El Carrizal: estas 16 censitaj loĝantoj, je 1 km de Riópar Viejo.
  • Casas de las Tablas: estas 6 censitaj loĝantoj.
  • Cortijo del Búho: estas 5 censitaj loĝantoj, okcidente de Riópar.
  • Miraflores: ne estas censitaj loĝantoj, okcidente de Cortijo del Búho.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ informo de la INE je 1a de januaro 2015.