Júlia Sigmond

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

SIGMOND Júlia [ĵigmond] estas aktorino naskita en Turda la 11-an de julio 1929.

Enhavo

Kariero [redakti]

Júlia Sigmond estis pupaktorino de la hungarlingva sekcio de la pupteatro de Cluj-Napoca, Rumanio, kunlaborintino ankaŭ en la internacia lingvo ĉe la prezentado de marionetteatraĵoj okaze de internaciaj renkontiĝoj. Ŝi esperantistiniĝis en 1956. Ŝi estas la aŭtorino de rakontvolumo en Esperanto titolita Mi ne estas Mona Lisa aperinta en 2001. Ŝi estas redaktorino de revuo Bazaro. Ŝi estas la ĉefredaktinto de la libro Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo (2008), enhavanta kontribuaĵojn al la samtitola rubriko en Bazaro. Ŝi estis kunlaboratino regula de la magazino Monato.

Premioj [redakti]

Fonto [redakti]

  • Somera numero de revuo Spegulo, 2009.

Eksteraj ligiloj [redakti]