BA12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 12
numero
Speco Literatura revuo
Formato 170 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato oktobro 2011

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto kaj István Ertl
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9227-6

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 12
vdr

BA12 estas la dekdua numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2011.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jorge Camacho)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Robin Iversen Rönnlund: La insulo ĉe la verda marbordo. Peno de laca kamionisto kaj aliro al alia mondo.
  • Maria Nazaré de Carvalho Laroca: En la regno de l’ senfinaj mil unu vortoj. Fantazia rakonto kie aperas Esperanto fine.
  • Francisco Javier Moleón: Du disvibroj de samkorda rakonto.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Mao Zifu: al Tomas Tranströmer, la Nobel-premiito pri literaturo en 2011.
  • Baldur Ragnarsson: Tri aŭtunaj poemoj (nome La folioj parolis flave; Post aŭtuna ŝtormo; Post la unua frostonokto)
  • Júlia Sigmond: Misteras la komenco; Dialogo; Iu diras ion en mi.
  • Alexandrine Omba: Afrika virino.
  • Timothy Brian Carr: Tri poemoj (Televizia reklamado; Kies Selena?; Nixon kontraŭ Kennedy, 1960)

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Yohanes Manhitu: Kvin poemoj el davana indonezia lingvo (Fenestro; Muro malhelpos vian vidon; Lasu vian lampon resti brulanta; Scio ne estu malliberigata; Kiel tiu akvo fluanta; trad. la aŭtoro)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Fernández: Tiel mi travivis la 70an HEF-kongreson okazinta en San Lorenzo de El Escorial fine de junio al komenco de julio 2011. Detalegaj priskribo, rakonto kaj komentoj pri la 70-a Hispana Esperanto Kongreso, kun partikulara atento al la programeroj pri poezio, muziko kaj deklamado, sed ne nur. En la 33-paĝa artikolo oni dediĉas partojn ankaŭ al personaj komentoj, ekzemple pri personaj opinioj pri temoj traktitaj en programeroj, sed laŭ aparta traktado. Specifa komentita temo estas la debato inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti pri diversaj aferoj, sed ĉefe pri la longdaŭra polemiko pri neologismoj, en kiu la aŭtoro tute ne estas senpartia.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Flo (Floreal Martorell): Vinilkosmo ne forbrulas!. Rilato pri la katastrofa incendia detruo de la nura sonstudio en Esperantujo kaj la okazigitaj perdoj. Klara priskribo de la plano de la respondeculoj por reakiri la perditajn rimedojn kaj alvoko al la esperantistaro kontribui al tio.
  • Sten Johansson: OLE – kiel krei retejon senintence, nome retejo pri recenzoj kaj informoj pri la romanoj, noveloj kaj aliaj literaturaĵoj publikigitaj en Esperanto.
  • Valentin Melnikov: Havenda en favoraĵoj. Analizo de la evoluo kaj funkciado de la menciita retejo.
  • Zlatko Tišljar: 2012 – La jaro de Tibor Sekelj. Detala plano de 19 punktoj por organizado de la jaro dediĉita al la konata esperantisto en 2012.
  • Sten Johansson: Neniam vi pretos, kaj tiel devas esti (Nobel-premio 2011 al Tomas Tranströmer). Prezento de la sveda Nobel-premiito pri literaturo, kun akompano de kelkaj liaj poeziaĵoj.
  • Maria Sandelin: Per flugiloj de poezio. Ankaŭ pri Tomas Tranströmer.
  • Gerrit Berveling: Komento al piednoto. Kontribuo al la longdaŭra polemiko pri neologismoj, starte el la Unuaj Libroj de Esperanto en la diversaj lingvoj, kaj kiel jam ekde la komenco de Esperanto ne ekzistis perfekta ununureco. Klarigoj pri kio vere estas la Fundamento de Esperanto.

Originala Teatro[redakti | redakti fonton]

Letero[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Ĉarma rakonto el trans la marondoj. Pri Blondulo de Sigurbjörn Sveinsson (trad. Hallgrímur Sæmundsson), nome porinfana literaturaĵo.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Benediktana laboro (aŭ Faktoj sen opinioj). Pri Gaston Waringhien (1901-1991). Bibliographie seiner Veröffentlichungen. Bibliografio de liaj publikigaĵoj de Reinhard Haupenthal.
  • Jorge Camacho: Voĉo juna kaj nova. Pri Sub la vasta ĉielo de Yohanes Manhitu.
  • Jorge Camacho: Unikaĵo es Esperantujo. Pri E.sha epoko (DVD eld. de Mada Ideas, Tajvano).
  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Humure sed ne frivole. Pri Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik. Nome kolekto de aforismoj.

Belartaj Konkursoj[redakti | redakti fonton]

  • Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA, 2011.
    • Poezio
  • Jorge Camacho: Sezonoj.
  • Ulrich Becker: Adiaŭa festo.
  • Jorge Camacho: Lokoj.
    • Prozo
  • Sten Johansson: Brokante. Noveleto pri amparo kiu interkonatiĝas dum la edzo de la virino agonias. Malfacilaĵo por la plenumo de tiu amafero en tiom malfacilaj momentoj.
  • Sten Johansson: Nova amiko de sinjoro Brunner. Knabino deziras akiri hundidon por ke ŝia najbaro sinjoro Brunner ne sentu sin sola post la perdo de sia hundomaskoto.
    • Eseo
  • Sen Rodin: Post legado de La Mava Lingvo de Jorge Camacho. Elirante el tekstoj zamenhofaj, oni defendas la rajton de Esperanto al evoluo kaj aperigo de novaj vortoj, same kiel okazas en "naturaj" lingvoj. En sia eseo, Camacho listigas multajn iamajn neologismojn kiuj poste aliris al pli meza nivelo kaj poste kelkaj ankaŭ al la ĉiutaga uzado. Oni kritikas la sintenon de tiuj kiuj malaprobas la uzadon de novaj vortoj, kvazaŭ tio ne estus estinta la normala proceduro el la komenco de Esperanto. Krome estas tre ofte malfacile certigi pri kiu vorto estas tute nova aŭ ne. Krome oni klarigas pri la diversaj niveloj de la lingvo, kio okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. La aŭtoro finas la eseon per ses konsiloj kiuj helpu la plialtigon de la nivelo de Esperanto.
  • Davide Astori: La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado: interpopola dialogo kaj tutmonda interkompreno per Esperanto kaj homaranismo. Analizo de la rolo kiu havis homaranismo kiel logika sekvo de la iniciato de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]