Fabienne Berthelot-Ertl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fabienne Berthelot)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fabienne Berthelot-Ertl
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1965 (1965-03-27)
en Angers
Morto 27-an de januaro 2018 (2018-01-27) (52-jaraĝa)
en Luksemburgo
Mortokialo mama kancero
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o István Ertl
Infano Klára Ertl
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fabienne BERTHELOT-ERTL (naskiĝis la 27-an de marto 1965 en Angers, mortis la 27-an de januaro 2018) estis franca kaj luksemburga esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo (1991-1992). Ŝi estis edzino de la esperantisto István Ertl ĝis sia morto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kancerkroniko. Memrakonto de pacientino kiu suferas mamkanceron en stadio 4 el 4. Medicina kroniko kaj meditado pri la propraj sentoj pri la malsano kaj la ebla morto. Beletra Almanako (17), junio 2013.
  • Ne legi estas rajto, intervjuo fare de István Ertl, pri legemo kaj literaturemo de esperantistoj (en TEJO Tutmonde, 1993); kaj Marĝene de "Fajron sentas mi interne", recenzo pri romano de Ulrich Matthias, kiu temas pri la malfacila epoko de junulo kiu klopodas la konstruon de sia propra personeco. Beletra Almanako (31), februaro 2018. paĝoj 10-13. (en Kontakto 1991:1.)