Varmas en Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varmas en Romo
Varmas en Romo
Varmas en Romo
Aŭtoro Corrado Tavanti
Eldonjaro 1986
Urbo Ĝenevo, Svislando
Eldoninto LF-koop
Paĝoj 185
vdr

Varmas en Romo estas krimromano, origine en Esperanto verkita de Corrado Tavanti. Ĝin en 1986 publikigis la eldona kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) en Ĝenevo, Svislando, kun indiko de kooperativaj centroj ankaŭ en La Chaux-de-Fonds, Barcelono kaj Milano. La romano jam en 1982, kvar jarojn antaŭ la libroforma publikigo, gajnis la premion Argus de la kooperativo de Literatura Foiro. En 1988 publikiĝis hungarlingva traduko, kiu vendiĝis centmilope kaj iĝis unu el la plej sukcesaj literaturaj tradukoj el Esperanto.