Corrado Tavanti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Corrado Tavanti
Persona informo
Naskiĝo 1919
Morto 13-an de decembro 1995
en Le Locle, Svislando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Corrado TAVANTI (naskiĝis en 1919, mortis la 13-an de decembro 1995 en Le Locle, Svislando) estis svisa esperantisto. Li lernis Esperanton kiel emerito, kaj - aŭtorinte sukcesajn radiodramojn en la franca kaj itala - ekverkis en ĝi pro instigo de Henri Vatré. Lia krimromano Varmas en Romo gajnis la premion Argus de LF-koop (1982), aperis libroforme en 1986 kaj eldoniĝis centmilope en hungara traduko (1988). En 1990 sekvis ĝin Tiu toskana septembro (kun István Ertl). Lia romano Tiu damna atenco ĉe la "Tri Fazanoj" restas manuskripta.