Chapecó
El Vikipedio
Chapecó /ŝape'ko/ (ĉirkaŭ 150 mil loĝantoj) estas brazila urbo en subŝtato Sankta Katarino. En ĝi estas la sidejo de la grava Esperanto-eldonejo Fonto. Chapecó estas internlanda urbo apud Riveroj Urugvajo, Chapecó, Irani kaj Lambedor. Ĝia vivo rilatas al agrikulturo kaj agroindustrioj.
Tie vivis multaj idoj de Italoj kiuj venis al Brazilo por anstataŭigi nigrajn sklavojn.