São Luís

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo São Luís
Jansen lagoon.jpg
Blazono de São Luís
Flago de São Luís
Blazono Flago
Himno
Datreveno 8-a de septembro
Fondiĝo 1612
Nomo de la loĝanto ludovicense
Moto
Urbestr(in)o Edivaldo Holanda Jr. (Laborista Kristana Partio)
Situo
Situo de São Luís
Subŝtato Maranjo
Mezoregiono Norte Maranhense
Mikroregiono Aglomeração Urbana de São Luís
Najbaraj Urboj Ne disponebla
Distanco al la Ĉefurbo 0 kilometroj
Geografiaj Aspektoj
Areo 827,14 km²
Loĝantaro 997.098 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 1.157,60 loĝ./km²
Alteco 4 metroj
Klimato tropika Awh
Horzono UTC-3
Sociaj Indikiloj
IHD 0,778 2000 [2]
MEP R$ 11.217.074.000 (27) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 11.235,00 2006 [3]
v  d  r
Information icon.svg
Kahela fasado

São Luís, ofte esperantigita San-Luiso, esta la nordorienta urbo kaj ĉefurbo de la brazila subŝtato Maranjo. Ĝi estas lokita sur insulo de sama nomo (Upaon-Açu, en la antikva nomado donita je indigenoj Tupinambás, signifas "Insulego"), en Sudatlantiko, inter la golfeto de São Marcos kaj São José de Ribamar. Ĝi havas loĝantaron de 959.124 personoj (en 2004}.

Historio[redakti | redakti fonton]

Franca invado[redakti | redakti fonton]

Daniel de La Touche, konata kiel Sinjoro de La Ravardière, kun ĉirkaŭ 500 viroj el la francaj urboj de Cancale kaj Saint-Malo, alvenis en tiu regiono en 1612 por fondi la Ekvinoksa Francio kaj realigi la francan revon pri enloĝiĝo en tropika regiono. Meso preĝita de kapucenoj kaj konstruado de fuorto nomita Saint-Louis francligve ("São Luís", portugalingve), omaĝe al la reĝo Ludoviko la Naŭa (protektanto de Francio) kaj la tiama franca reĝo Ludoviko la Dektria, signis la fondiĝdaton de la nova urbo: la 8-an de Septembro. La francoj aliancis kun la indianoj, kiuj estis fidelaj kunuloj en batalo kontraŭ devenintaj portugaloj de Pernambuko determinitaj por rekonkeri la teritorion, kiu okazis post kelkaj jaroj.

Komandita de Alexandre de Moura, la luzitana trupo elpelis la francojn en 1615 kaj Jerônimo de Albuquerque estis elektita por komandi la urbon. Azoroj-anoj alvenis en 1620 kaj sukerkana plantejo por produktado de sukero kaj brando iĝis la precipa ekonomio de la regiono. La indianoj estis uzataj kiel laborforto en agrikulturo. La produktado estis malgranda dum la 17a jarcento kaj, pro tio, ke mono praktike malcirkulis en tiu regiono, plusoj estis intersangixitaj por devenintaj produktoj de Parao, Amazonio kaj Portugalio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 12 de oktobro 2009.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 12 de oktobro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]