Diskuto:Ŝapekoo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se oni esperantigis la nomon de la urbo, oni nepre aldonu fidindan fonton, en kiu tiu estas uzita. Alie necesos ŝanĝi la titolon al Chapecó. Vikipedio ne estas loko por libervola kreado de novaj vortoj. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 20:02, 10 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Aĥ, tute ĝuste ... mi ĵus en la diskutejo pri la gazeta kaj eldoneja paĝo "Fonto" notis:

Ĉu estas dokumenta referenco pri esperantlingva nomo de la urbonomo Chapecó??? Mi en la multaj esperantlingvaj publikaĵoj de eldonejo Fonto ĉiam nur vidis ĝin en la brazil-portugala formo Chapecó. Esperantlingvaj nomoj de urbonomo belas, sed bezonas iujn konkrete nomatajn referencojn, por pruvi ke la nomon ne nur du samideanoj hieraŭ vespere en promeno ŝerce "inventis", sed ke ĝi pruveble uzatas en la literaturo kaj gazetaro de Esperanto.

Baze mi do havas la ekzakte saman opinion kiel Pŝemek. ThomasPusch (diskuto) 20:54, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]