Svisa Sudorienta Fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trajno de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj sur la lagodigo inter Rappersiwl kaj Pfäffikon

La Svisa Sudorienta Fervojo (oficiala germana nomo Schweizerische Südostbahn AG, mallongigo SOB) estas privata fervojkompanio en orienta Svislando. Ĝia sidejo troviĝas en Sankt-Galo.

La Entrepreno[redakti | redakti fonton]

La entrepreno estas akcisocieto kun societa kapitalo de 8925000 svisaj frankoj, kiuj estas plene enpagitaj kaj dividitaj en 8925000 registritaj akcioj de po 1 franko. En 2010 prezidanto de la administra konsilio estis Bruno Melnik kaj ĉefo de la entreprenadministracio Thomas Küchler. Gravaj akciposedantoj estas la kantonoj Sankt-Galo kaj Ŝvico. [1]

Reto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa linio de la Svisa Sudorienta Fervojo estas la linio de la antaŭa Bodenlago-Togenburgo-Fervojo de Romanshorn (apud Bodenlago) tra Sankt-Galo, Wattwil, Ricken-Tunelo, Rapperswil, Pfäffikon, Arth-Goldau (kaj pluen sur la reto de Svisaj Federaciaj Fervojoj al Lucerno). La dua grava linio estas la lino de la malnova Sudorientfervojo de Wädenswil al Einsiedeln, kaj la tria linio estas la malnova Togenburga Fervojo de Wattwil al Nesslau, kies trajnoj fakte servas ankaus la linion de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Wil SG kaj Wattwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La aktuala entrepreno Schweizerische Südostbahn AG (Svisa Sudorienta Fervojo Akcisocieto) fondiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2001 per la kunigo de la malnova Bodensee-Toggenburgbahn (Bodenlago-Togenburgo-Fervojo) kun la Südostbahn (Sudorienta Fervojo).

La unua liniparto de la hodiaŭa fervojreto estis la parto de la malnova Togenburgo-Fervojo de Lichtensteig al Ebnat-Kappel, kiu estis inaŭgurita la 24-an de junio 1870. Tiu-tempe ekzistis la plano konstrui fervojlinion de Konstanco tra la Wildhaus-Pasejo, al Koiro kaj trans la Alpoj al Italio, kiuj planoj neniam realiĝis. Sekvis en 1877 la Wädenswil-Einsiedeln-Fervojo de Wädenswil al Einsiedeln kaj la izolita linio trans la Lago de Zuriko de Pfäffikon al Rapperswil. Per la konstruo de la Gotardo-Fervojo en la jaro 1891, tiuj du linioj estis konektitaj. Per la konstruo de la Ricken-Tunelo en la jaro 1904 kun longeco de 8,6 km la linioj ĉe la bordo de la Lago de Zuriko povis esti konektitaj kun Togenburgo kaj Sankt-Galo.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

La tuta reto de la Svisa Sudorienta Fervojo havas hodiaŭ longecon de 111 km. La vendosumo jara de la entrepreno en la jaro 2007 estis 115,2 milionojn da svisaj frankoj kaj en la entreprono tiam laboris 468 personoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala entreprenindekso de la Svisa Federacia Komerca Registro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]