Honau LU

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Honau
Blazono de Honau
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47°8′0″N 8°24′22″O  /  47.13333°N, 8.40611°O / 47.13333; 8.40611 (Honau LU)Koordinatoj: 47°8′0″N 8°24′22″O  /  47.13333°N, 8.40611°O / 47.13333; 8.40611 (Honau LU)
Nombro de enloĝantoj 356
Areo 1,25 km²
Alteco 356 m super marnivelo
Poŝtkodo 6038
Komunumkodo 1057
Mapo de Honau

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Honau estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 356 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

[redakti] Geografio

Honau situas ĉe la sudorienta bordo de la rivero Reuss. Ĉe ĝia norda pinto troviĝas la trilima punkto inter la kantonoj Argovio, Lucerno kaj Zugo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,25 km², de kiuj 19,2% estas kovritaj de arbaro, 68,8% servas por agrikulturo kaj 9,8% por setlado.[1]

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Honau limas en nordo al Dietwil (AG), en oriento al Risch (ZG), en sudo al Root, en sudokcidento al Gisikon, kaj en okcidento al Inwil.

[redakti] Trafiko

Honau mem ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto, sed la stacidomo de Gisikon situas en distanco de 1 km okcidente kaj tiu de Rotkreuz de 1,5 km oriente.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A14 situas 1 km okcidente en Gisikon.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Honau datiĝas el la jaro 1344 kiel Honowa.[2]

Dum mezepoko Honau estis sub la regado de la Habsburgoj. En la jaro 1422 ĝi kune kun Gisikon per la vendo fare la tiama Senjoroj de Moos ĝi fariĝis posedaĵo de la urbo Lucerno.

Okaze de la Batalo de Gisikon la 23-an de novembro 1847 inter la svisaj trupoj de Generalo Dufour kaj la Apart-Federacio la komunumo suferis gravajn damaĝojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo Aliaj lokoj kun la nomo Honau

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Profilo de la komunumo en la kantona retejo
  2. Fonto: Waltraud Hörsch: Honau en la Historia Leksikono de Svislando (29.12.2004)

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo de la komunumo Honau
Ekstera ligilo Profilo de la komunumo en la kantona retejo
Ekstera ligilo Honau en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Lucerno
Luzern.png
Lucerno (distrikto) kaj Kvarkantona Lago viditaj de Pilato.jpg
Komunumoj: Adligenswil · Buchrain · Dierikon · Ebikon · Gisikon · Greppen · Honau · Horw · Kriens · Lucerno · Malters · Meggen · Meierskappel · Root · Schwarzenberg · Udligenswil · Vitznau · Weggis
Iamaj komunumoj: Littau
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Honau
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj