Oswald Myconius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oswald Myconius
(1488-1552)
Svisa reformisto.
Svisa reformisto.
Persona informo
Naskiĝo 1488
en Lucerno,   Svislando
Morto 14-a de oktobro 1552
en Bazelo,   Svislando
Religio protestantismo • teologio de Zwingli vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo, Universitato de Berno, Universitato de Lucerno, Universitato de Zuriko
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oswald MYCONIUS (1488-1552) (ankaŭ Oswald Geisshüsler) estis svisa humanisto, teologo, filologo, helenisto, pedagogo, disĉiplo de Ulriko Zvinglo, unua reformisto en Lucerno, lernanto de Henricus Glareanus (1488-1563) kaj Erasmo de Roterdamo, instruis literaturon en la Universitato de Zuriko, sukcedis al Johannes Oecolampadius (1531) en la preĝejo de Bazelo, arda partiano de la luterana dogmo pri la sakramentoj, en siaj rilatoj kun la svisa eklezio, kio animis lin. Tamenŭtemis pri ulo modesta kaj ĝentila. Li havis konstantan rilaton al Kalvino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis filologion en la Universitatoj de Berno kaj Bazelo, kaj iĝis profesoro pri homsciencoj en Bazelo, Lucerno kaj poste en Zuriko, kie li promociis la inviton de Zvinglo al la ministerio de la urbo. En 1520, li turnis sian atenton al la studo de la Sanktaj Skribaĵoj. Zvinglo havis lin kiel asistanton por siaj grupo da bibliaj studoj kiu kunigis bone regantojn de la greka lingvo kaj la Biblio. Myconius, kiel laikulo, estis komisiita de la urba konsilantaro je plenumado de tiuj studoj en la Preĝejo de la Virina Monaĥejo (Fraumünster) . Lia profunda sed populara ekspozicio baldaŭ altiris grandan spektantaron el ĉiuj rangoj. Tiamaniere ke, eĉ ne estante predikisto, tamen li estis efektiva promocianto de la reformo.

Ni devas agnoskike kelkaj estontaj anabaptistaj estroj partoprenis en tiuj kunvenoj, ĉar Myconius bone rilatis kun kelkaj el ili. Konrad Grebel (1498-1526) estis en la movado, kiam Myconius, kune kun Joachimus Vadianus (1484-1551) kaj Johannes Xyloctetus (1490-1526), plenumis la unuan sciencan supreniron al la Monto Pilato, en Lucerno, kiu estis vualita per superstiĉoj.

Pli malfrue, Grebel permesis al Myconius, kune kun Zvinglo, Leo Jud (1482-1542), Kaspar Megander (1495-1545), partopreni en la disputoj kun la Svisa Kunfrataro, eĉ en la 17-a de januaro 1525, kiu rezultis en la fondo de la zurika kunfrataro. Myconius ankaŭ partoprenis en la debato kun Balthasar Hubmaier (1480-1528) en la 21-a de decembro 1525. Li raportis ke li partoprenis en naŭ amikaj seriozaj diskutoj kun la anabaptistoj.

Iu erudiciulo tretas sur ovokorbo de virino en merkato, unu el la 82 marĝenaj desegnoj trovataj en "La laŭdo de stulteco", verkita de Erasmo de Roterdamo.

En Bazelo, Myconius konatiĝis kun Erasmo de Roterdamo, kiu donis al li la alnomon "Myconius" samkiel la pentristo Hans Holbein la Juna (1497-1543). En 1515 Oswald Myconius donis lecionon en la Universitato de Bazelo pri la nova eldono de "Laŭdo de l' Stulteco". Hans Holbein kaj lia frato Ambrosius Holbein (1494-1519)[1] estis lernantoj de Myconius kaj ricevis permeson por ilustri la libron. Pli malfrue, Myconius montris la ilustraĵojn al Erasmo, kiu opiniis ili tre amuzaj. Iu rimarkis ke mistikulo kiu praktikas faston kaj dormosenigon estas tiel ravita ke li ne scias kion li faras. Li ne estas sufiĉe ravita tiel ke li subpremu siajn korpajn bezonojn. Laŭ la vidpuknto de Erasmo, la ŝerco estis iom persona ĉar li zorge flegis pri sia delikata stomako, kaj liaj leteroj ofte enhavas detalajn priskribojn pri siaj gastritoj, kiuj ĝenis lin tiel multe ke li ne sukcesis respekti la regulojn de la Karesmo.[2]

En1534, li redaktis la Unuan Konfesion de Bazelo, poste en 1536, li partoprenis en la dua redaktado de la Dua Konfesio de Bazelo, pli konata kiel la Unua Helveta Konfesio. Li kunlaboris kun la publikigado de la korespondado inter Oecolampadius kaj Zvinglo, subtenas la unuan eldonon de la Korano en la latina far Theodor Bibliander (1509-1564) kaj redaktas la unuan biografion dediĉitan al Zvinglo "De Vita et Obitu H. Zwinglii", en 1536.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]