Willis-Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Willis-Turo - (angle, Willis Tower233 S. Wacker Dr.) Ŝtal-vitra oficejturo en Ĉikago, Ilinojo, Usono. Plej alta konstruaĵo en Nord-Ameriko, tria plej granda en la mondo post la Petronas-Turoj en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Altas 108 etaĝojn, 443 metrojn (ĝis tegmento), 520 metrojn (ĝis pinto de l' antenoj). Malfermis 1974, post 3-jara konstruado. Nomata pro la firmao kiu monhelpis ĝian konstruon kaj okupis ĝin ĝis la 1990aj, magazenaro Sears, Roebuck & Co (Sears-Turo).

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Kiu vere estas la plej alta konstruaĵo en la mondo? La Petronas-Turoj altas nur 88 etaĝoj, la plej alta uzata etaĝo estus malpli alta ol la tegmento de Willis-Turo. Sed Council on Tall Buildings and Urban Habitats (Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj) nomis Petronas-Turojn la "plej altaj" ĉar la arkitektura pinto, la suproj de spajroj, pli altas ol Willis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]