Metroo de Lagoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Lagoso
Stacio National Theatre
Stacio National Theatre
rapidtramo • proponitaĵo
Ĝeneralaj informoj
Loko Lagoso, Niĝerio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 4-a de septembro 2023
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 35 km (planitaj)
Nombro de linioj 1 (+ 1)
Nombro de veturiloj 15 x 4
Nombro de stacioj 5
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Lagos Metropolitan Area Transport Authority (LAMATA)
vdr

La Metroo de Lagoso (angle Lagos Rail Mass Transit) estas ĉeurba fervojo evoluigita kaj konstruita en Lagoso, la plej popolhava urbo en Niĝerio. La sistemo estas administrata de "Lagos Metropolitan Area Transport Authority" (LAMATA). Privata sektoro provizos la fervojan ekipaĵon, inkluzive de elektroprovizo, signalado, veturanta materialo kaj biletkolekta ekipaĵo laŭ Koncesia Kontrakto. LAMATA respondecas pri politika direkto, reguligo kaj infrastrukturo de la reto.

La unua sekcio de la reto, Fazo I de la Blua Linio (angle Blue Line), estis origine planita por esti kompletigita en 2011. Post multaj prokrastoj kaŭzitaj de malhavo de financado, la inaŭguro okazis la 4-an de septembro 2023.


Blua kaj ruĝa linioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]